Prezidento de Kastilio-Manĉo

La Prezidento de Kastilio-Manĉo en hispana origine presidente de la Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha, laŭ la Statuto de Aŭtonomeco de Kastilio-Manĉo, prezidas la aŭtonoman komunumon (regionon) de Kastilio-Manĉo (Hispanio), kies aktiveco regas, kunordigas la Administradon de la komunumo, nomumas, separas kaj ĉesas la konsiliston kaj okupas la plej altan reprezenton de la "Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha" kaj de la ordinara de la ŝtato ene de la regiono. Estas elektata de la Parlamento de Kastilio-Manĉo inter siaj membroj kaj estas nomumata de la Reĝo de Hispanio. Plej longdaŭraj prezidentoj estis José Bono Martínez el 1983 al 2004 de la socialisma partio PSOE kiu venkis en ĉiuj balotadoj al kiuj prezentiĝis per absoluta majoritato, ĝis kiam rezignis por iĝis Ministro de Defendo en la ŝtata registaro; José María Barreda Fontes el 2004 al 2011, ankaŭ de la partio PSOE, kiu anstataŭis José Bono kiam tiu abandonis la postenon, poste en la balotado de 2007 estis elektita per absoluta majoritato; kaj la aktuala prezidentino estas María Dolores de Cospedal García, de la dekstra partio PP, el 2011, kiu estis elektita per absoluta majoritato en la balotado de 22a de majo de 2011. Ekposteniĝis la 21an de junio de 2011.

María Dolores de Cospedal

La sidejo de la prezidenteco de la Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha troviĝas en la palaco Fuensalida (Toledo).