José Bono Martínez (n. en Salobre, Albacete; 14-a de decembro 1950) estas hispana politikisto apartenanta al la hispana socialisma partio kaj iama prezidanto de la Congreso de los Diputados (Deputita Kongreso, en hispana parlamento). Krome li plenumis la postenojn de prezidanto de la aŭtonoma komunumo de Kastilio-Manĉo kaj de Ministro de Defendo (militministerio) en la registaro de José Luis Rodríguez Zapatero. Li difinas sin kiel socialista katoliko kaj ne malakceptas aborton. Ĉiuokaze li estis netipa membro de la socialista partio.

José Bono
Persona informo
José Bono Martínez
Naskiĝo 14-an de decembro 1950 (1950-12-14) (73-jaraĝa)
en Salobre
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioDomingo vd
Alma mater Catholic Institute of Business Administration and Management • jezuita lernejo vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio • Popular Socialist Party vd
Subskribo José Bono
Familio
Patro José Bono Pretel vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • advokato • entreprenisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis edzo de gvatemala Ana María Rodríguez Mosquera dum 30 jaroj, nome la patrino de liaj kvar gefiloj. La 19-a de julio de 2010 la geedzoj oficialigis sian divorcon.