Primitivo estas speco de vinberoj produktanta samnoman alĥolriĉan ruĝa vino tipa de la altebenaĵo Murge en regiono Apulio, de Italio.

Ĝia nomo verŝajne ŝuldiĝas al la frua biologia ciklo de la vinberujo. Tial en Apulio oni rikoltas la vinberojn kutime dum la unua triono de septembro.

La vinberujo estas genetike identa al la kalifornia Zinfandel, kaj ambaŭ devenas el Kroatio, kie tiu speco estas nomata Crljenak Kaštelanski. Ĝi ankaŭ nomiĝas "Bavanda da Sa Poursidi" en la zono de Rovigno, en Istrio. Lla istria deveno de la Zinfandel estas malkovrita far la genetikisto Carole Meredith, ĉe la University of California, Davis.