Printempa leŭkojo

Printempa leŭkojo (Leucojum vernum) estas specio de unukotiledona planto el familio amarilidacoj (Amaryllidaceae).

Printempa leŭkojo

Temas pri ĉefe eŭropa specio, kiu havas sian hejmon en meza Eŭropo kun transŝovoj en okcidentan, sudan kaj orientan Eŭropon.

Ĝi estas indiĝena en centra kaj suda Eŭropo el Belgio ĝis Ukrainio. Ĝi estas konsiderata ennaturigita en nord-okcidenta Eŭropo, inklude Grandan Brition kaj partojn de Skandinavio, kaj en la Usonaj subŝtatoj Georgio kaj Florido.