Priorejo Sankta Wigbert

La Priorejo Sankta Wigbert (germane: Priorat Sankt Wigberti) estas ekumenisma klostro benediktana sub formo de priorejo kiu ekde la 1970-aj jaroj estiĝis en Werningshausen, Germanujo. La anoj vivas laŭ la benediktana regulo.

Komplekso klostra

Historio redakti

 
Kirko vilaĝa
 
Mario-puto antaŭkirka
 
Interno kirka

La monaĥejo, kiu fonditis ene de la Evangelia-luterana Eklezio de Turingio portas la nomon de Sankta Wigbert, kiu ankaŭ estas la patrono de la preĝejo. Apartenas al la komunumaro kaj protestantismaj kaj romkatolikaj viroj. Intertempe vivis tie ankaŭ ortodoksaj kristanoj. Recitatas por tago komune po kvar breviero-preĝoj. Aprobo oficiala eklezia estis en 1987; fakte temis pri la unua nova benediktana monaĥejo post la Reformacio en tiu ĉi regiono.

Prioro klostra ekde la komenco kaj iama luterana paroĥestro estas Franz Schwarz; la iama metiisto elektis Wernigshausen inter la ofertitaj lokoj pro ties plej granda kadukeco. Schwarz ankaŭ hobie artistas. Inter majo kaj oktobro 2009 li suspenditis pro ke kontroliĝu la laŭleĝeco de ordinacio lia episkopa.[1] Tio kaŭzigis grandan eĥon malekstere kaj ekstere de la eklezio. En 2010 Schwarz paroĥece pensiuliĝis. En 2010 la tiama episkopino luterana Ilse Junkermann disde Magdeburgo koncedis al Schwarz la porton de la titolo apostola prioro por eviti konfuzon kun la oficiala episkopeco.[2]

Historio preĝeja redakti

La Wigbert-preĝejo, ekde 1967 senpastora kaj kadukiĝanta (kun navo farita inter 1773-1776 kaj turo de 1841) rekonstruitis ekde 1973 fare de la novaj monaĥoj. Rekonsekro estis en 1974 kiel ankaŭ reekfunkcio nova paroĥuje kaj monaĥeje. Sur ne plu funkcianta tombejo apuda troviĝas Mario-kapelo de 1984 kaj historiaj slaboj. La komplekso monaĥeja kun eta kapelo paŝon post paŝo refaritis de 1989. La historia paroĥestra domo jam en la 1970-aj jaroj estis restaŭrita. En 1992 povis konsekriĝi, sub imprese multnombra partopreno de fideluloj, la unuaj partoj de la monaĥejo. La etapo dua finiĝis en 2000. En la menciita Mario-kapelo viditis ankaŭ piaj anoj de la Ruĝa Armeo el la helikoptera bazo de Haßleben, kiuj baldaŭ denuncitis je la kaŝpolico Stasi. Ankaŭ pro tio metitis surmonaĥejen spajro cepoforma laŭ la modelo de ortodoksaj kupoloj. En 2001 finfaritis la sonorilaro kiun kelkaj taksas la plej belsona de la tuta lando. La fratroj wernigshausen-aj engaĝiĝis en la kuro de la tempo ankaŭ en la rekonstruo de ĉ. 30 aliaj preĝejoj en la regiono.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Franz Schwarz: Das Kloster Sankt Wigberti in Werningshausen. Ĉe: Heimat Thüringen 14/2007, dua eldono, ISSN 0946-4697, p. 55–56.
  • Priorat St. Wigberti Werningshausen: Aus Liebe zur Kirche: 40 Jahre – ein gemeinsamer Weg. Faldfolio 2010

Eksteraj ligiloj redakti

51.14145277777811.001644444444