Privata revelacio

En la doktrino de la Katolika Eklezio oni parolas pri privata revelacio, aŭ speciala revelacio[1] por indiki la viziojn kaj la revelaciojn de Jesuo kaj Maria aŭ de Sanktuloj, kiuj estus okazintaj post la fermo de la Nova Testamento. Tiuj revelacioj, kies privata karakterizo ilin distingas el la publikaj revelacioj, estas rekonataj nur ĉe limigitaj kazoj fare de la Katolika Eklezio, kaj do ne apartenas al la amplekso de la krederoj.

Arta reprezentado pri la Virgulino de Fátima, Preĝejo de Fatima, Zakatekas (Meksiko).

Iuj famaj kazoj redakti

Al la kategorio “revelacioj” apartenas la Mariaj aperoj. En 2000, la supozitaj tiutipaj aperoj estus pli ol 2400[2], sed nur 14, ĝis 2005, estis oficiale aprobitaj de la Katolika Eklezio[3] kaj inter tiuj, la Aperoj de Lurdo, Aperoj de Salette, Guadalupo kaj Rue du Bac.

Iuj tiuj aperoj, kelkaj estas agnoskitaj de kelka organo de la Katolika Eklezio, kiel okazis por tiuj de Nia Sinjorino de Laus (daŭriĝintaj laŭlonge de 54 jaroj, de 1664 ĝis 1718 kaj agnoskita nur de la diocezo de Gap, Francio), 2008[4]) kaj malmultaj aliaj.

Al la kategorio de revelacioj apartenas ankaŭ vizioj kaj revelacioj de Jesuo kiuj estus ĝuintaj, inter aliaj, de Katarina de Sieno, Margareta Maria Alacoque, Faŭstina Kowalska, Sankta Birgita, Hildegard de Bingen, Anna Katarina Emmerick kaj Teresa Neumann. Iuj el tiuj revelacioj estus okazintaj dumsonĝe, kiel por sankta Johano Bosko.

La listo el tiuj revelacioj, konsideritaj de la Eklezio estas longa kaj ĉiu estas kutime priskribita en vasta literaturo. [5].

Iuj revelacioj ricevis, fare de la Katolika Eklezio, negativan juĝon: estas la kazo de Maria Valtorta kies verkoj estis inkluzivitaj en Indekso de malpermesitaj libroj en 1959;[6] en la kazo de Vassula Ryden la negativa juĝo koncernis jen la verkojn jen la personan konceptaron.

Koncerne aperojn ankoraŭ daŭrantajn, la Eklezio limiĝas al provizora juĝo: estas la kazo de aperoj de Medjugorje, ankoraŭ nun daŭrantaj.[7]: la 17-an de marto 2010 la Apostola Seĝo formis komisionon por la tasko esplori pri ĉio koncernantaj la eventojn de Medjugorje[8]

Religia signifo redakti

La termino “privata” estas kutime klarigita per la rilato al publika revelacio aŭ tiu, laŭ la Katolika Eklezio, plenumita de Jesuo, plenperanto de la revelacio,[9] kaj trovebla en la sanktaj Skriboj.

Ekzisto redakti

La ekzisto de la privataj revelacioj estas sendube akceptataj de la Katolika Eklezio. Oni vidu la kanonon 67 de kanona juro: "Laŭlonge de la jarcentoj estis ĉiam animoj en kiuj manifestiĝis la spirito de profeteco nomata “privataj revelacioj”, iuj el kiuj estis rekonataj de la Eklezio." En la kategorio de privataj revelacioj vastas la fenomenologio: mistikaj vizioj, diritaj ankaŭ “intelektaj”, la aperoj, la lokucioj, aŭ la “voĉoj”, kaj konigaj fenomenoj. Kutime, kiam temas pri vizioj aŭ aperoj oni parolas pri"viziulo". Okazas, tamen, revelacioj kiuj ne engaĝas la vidon kaj kiuj koncernas nur la aŭskultadon, la skribon, la vorton, la sonĝon kaj la diktadon. Iuj revelacioj okazas kune kun ekstazo, kiel okazis en Katarina el Sieno.

Doktrinaj problemoj redakti

Ĉu la privata revelacio rekonta de la Eklezio devigas la fidelulojn? Ne, ankaŭ se tiu estas juĝata vera kaj eĉ, se la viziulo estas deklarita sanktulo.[10]

Nivele de teologio, laŭ Antonio Royo Marin ekzemple, tamen, ekzistas ankaŭ la opinio ke tiuj privataj revelacioj rekonataj de la Eklezio, meritas la konsenton per kiu oni akceptas la publikan revelacion.

Juĝaj kriterioj redakti

Por esti konsiderata, kompreneble, la privata revelacio ne devas kontraŭi la publikan revelacion kaj ne devas aldoni ion al ĝi. La juĝo de la Eklezio necesas por eviti ke la fideluloj estus erarigitaj kaj forigitaj el la aŭtenta kredo. Por tiu ekzameno la Eklezio uzas kriterioj ricevitaj el la kredo mem kaj el sia sperto kaj el la ĉiuspecoj homaj sciencoj. Multaj privataj revelacioj estis aprobitaj pot miraklaj eventoj: vidu Mirakloj de Lurdo. Pri miraklo oni vidu plisube. Sinteze: la eklezia aprobo signifas ke en la koncernata revelacio nenio kuŝas kontraŭ la kredo kaj la kristana moralo, kaj ke al ĝi la fideluloj povas konsenti kaj inspiri sian konduton.

Pozicio de la scienco redakti

Pli ol pri scienco utilas paroli pri scienculoj multaj el kiuj estas kredantoj katolikaj: en la scienca scenejo iuj starigas la principon laŭ kiu Dio ne ekzistas aŭ ne influas dum aliaj ne vidas kontraston inter kredo kaj scienco. La kritikantoj reduktas la "privatajn revelaciojn" al efikoj de psikaj malsanoj aŭ al elpensaĵoj devenantaj el kondiĉoj de profundaj sugestioj se ne al veraj kaj propraj malsincereco. Ke tiuj kazoj foje okazas estas ankaŭ opinio kaj konstato de la kredantaj esploristoj same kiel okazas en ĉiuj medioj de la homa vivo, sed tio ne malpermesas distingi kaj juĝi. .[11][12] Ekzemplo de sciencula juĝo troveblas en la CICAP[3] laŭ kiu la enhavo de la ampoloj dirita “sango de Sankta Januaro” estas ĝelo kiu likviĝas se skuata. Oni vidu ĉu tio veras: (1) en la tablo a kuŝas du ampoloj, unu kun la ĝelo la alia kun la supozita sango de sankta Januaro; manoj prenas la du ampolojn kaj promenas al la tablo b: el la du enhavaoj skuataj nur la ĝelo likviĝis dum la supozita sango restis solida (unua malsameco). (2) En la tablo bla ĝelo solidiĝas dum (se estas la tago de la festa de la sanktulo) la supozita sango melsolidiĝas kaj bole ekmoviĝas (dua malsameco). Kiam la ambaŭ enhavoj estas solidigitaj (3) la samaj manoj transdonas la ampolojn al la tablo a: dumpromenade la ĝelo likviĝas kaj la supozita sango restas solida (tria malsameco).
Tamen CICAP daŭrigas proklami la egalon de la du!

Io simila koncernas la proceduron por esplori eventon, okazintan en religia kunteksto: por ke ĝi meritu la konsideron de la katolika aŭtoritato devas esti alestiĝinta abrupte kaj subite, sen iompostioma progreso. Kaze de sanigo - kutime temas pri liberigo de malsano - tiu ĉi estas konsiderata nur se la evento estis tute kompleta en la sama momento. Kutime la kritikantaj scienculoj ignoras tiun kriterion por povi apriore inkluzivi la supozitan miraklan eventon inter la spontanaj saniĝoj.

Notoj redakti

  1. Vidu: Konciliom de Trento, Denzinger, Enchiridion Symbolorum, n.1540 kaj 1566 kie oni uzas la adjektivon “speciala” kaj ne “privata”.
  2. René Laurentin, Patrick Sbalchiero, Dizionario delle Apparizioni della Vergine Maria, Edizioni Art, 2010, p. 47.
  3. René Laurentin, Patrick Sbalchiero, op. citta, p. 821.
  4. [1][rompita ligilo]
  5. Vittorio Messori , Ipotesi su Maria , Edizioni Ares , 2005,
  6. Paolo VI e l'Opera valtortiana / i Papi e Maria Valtorta / Tutti gli articoli / Home - Maria Valtorta (itale). Centro Editoriale Valtortiano srl.. Arkivita el la originalo je 2012-06-08. Alirita 2024-03-28.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-06. Alirita 2015-04-08.
  8. Comunicato della sala stampa della Santa Sede: commissione internazionale di inchiesta su Medjugorje (Gazetara komuniko de gazetara oficejo de la Sankta Seĝo: internacia enketa komisiono pri Medjugorje), 2010-03-17
  9. Dua Vatikana koncilio, Dei Verbum, n.2.
  10. De servorum Dei beatificatione, et beatorum canonizatione, de Papo Lambertini.
  11. Le apparizioni della Madonna a Fatima
  12. [2]

Bibliografio redakti

  • Catechismo della Chiesa Cattolica(CCC), Ed. Libreria Editrice Vaticana, 1999, ISBN 8820926385
  • Heinrich Denzinger, Enchiridion Symbolorum, Bologna, Ed. Dehoniane(EDB), 2003, ISBN 8810205626
  • Antonio Royo Marin, Teologia della perfezione cristiana, Ed. San Paolo, 2003, ISBN 8821512894
  • Concilio Vaticano II, Costituzione Dogmatica Dei Verbum, Ed. Paoline, 1965, ISBN 8831502212
  • Concilio Vaticano II, Costituzione Dogmatica Lumen Gentium, Ed. Paoline, 1965, ISBN 8831503006
  • Karl Rahner, Visioni e profezie, Ed. Vita e Pensiero, 1995 Seconda edizione, ISBN 8834338766
  • Christobal de Vega, Theologiae Marianae, Ed. Lugduni:sumptibus Philip Borde L. Arnaud & Cl. Rigaud, 1653, Pars Prior
  • Juan de Lugo. card., Disputationes scholasticae et morales, Tomus I: De virtude fidei divinae, Ed. Parisiis : L. Vivès, 1891
  • R.P.Joannis Martinez de Ripalda, De ente supernaturali, Tomus VII, Ed. Parisiis : L. Vivès, 1871-1873
  • P.Cornelio Del Zotto, Per una teologia delle rivelazioni private, en Antonianum 64(1989), Pontificium Athenaeum Antonianum, Roma, Da pg.308 a 329
  • P.Gabriele Maria Roschini, La Madonna negli scritti di Maria Valtorta, Ed. Centro Editoriale Valtortano, 1986, ISBN 8879870432
  • Il dialogo della divina provvidenza, Siena, Ed. Cantagalli, 2001, ISBN 8882720004

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti