Profunda rivero (romano)

japanlingva romano far Ŝuusaku Endo

Profunda rivero (japane 深い河, fukai kaŭa) estas romano de la japana verkisto Endoo Ŝuusaku. Ĝi eldoniĝis en 1993. Samnoma filmo aperis en 1995. La titolo aludas al la usona nigrula spiritualo "Deep River", kiu prenis sian nomon de la tipologia senco de Jordano, profunda rivero inter la mondo de la vivantoj kaj la ĉiela paradizo de la forpasintoj. Ĝi implicas samtempe simbolan "profundan riveron", kulture kaj religie, inter Japanio kaj Barato kaj Eŭropo.

Fontoj

redakti

Bazita sur la japana Vikipedio.