Programstruktur-diagramo
Programstruktur-diagramo estas prepara skemotekniko por programado de komputiloj. La diagramo ankaŭ estas nomata Nassi-Shneiderman-diagramo aŭ PSD.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/40/Multiple_Branching.svg/400px-Multiple_Branching.svg.png)
Ĝi ekestis en 1972 kaj estis por la unuafoje priskribita en 1973 fare de Isaac Nassi kaj Ben Shneiderman[1][2]. Programstruktur-diagramo konsistas el:
Bazostrukturoj
redaktiEkzistas nur tri bazostrukturoj. Se oni kombinas ilin en la ĝusta maniero, oni povas priskribi ĉiun arbitran komputilprogramon. La bazostrukturoj estas:
Sekvenco
redaktiĈiu paŝo de la algoritmo sekvas unu post la alia.
Iteracio
redaktiIteracio aŭ ripeto estas la strukturo en kiu la ago estas ripetata ĝis kiam la ripetkondiĉo ne plu ekzistas.
Selekto
redaktiSelekto-strukturoj ankaŭ nomiĝas elektoj. Depende de iu kondiĉo la vojo de la programo estas difinata.
Referencoj
redakti- ↑ Shneiderman, Ben: "A short history of structured flowcharts (Nassi-Shneiderman Diagrams)", ontwerpversie 27 mei 2003.
- ↑ Nassi, I.; Shneiderman, B.: "Flowchart techniques for structured programming", SIGPLAN Notices XII, August 1973.