Progvanilo

kemia kombinaĵo

ProgvaniloProguanil, konata ankaŭ kiel klorgvanido kaj kloroguanido, estas medikamento uzata por trakti kaj eviti malarion.[1][2] Ĝi estas ofte uzata kun klorokinoatovakvono.[1][2] Se uzata kun klorokino la kombino traktos mildan klorokinrezistan malarion.[1] Ĝi estas englutita.[2]

Flankaj efektoj estas diareo, konstipo, haŭtoerupcioj, hararperdo, kaj juko.[1] Ĉar malario tendencas esti pli akra dum gravedo, la profito tipe superas la riskon.[1] Se uzata dum gravedo ĝi estu enhavata kun foliata acido.[1] Ŝajne ĝi estas sekua por uzado dum mamnutrado.[1] Progvanilo estas konvertita de la hepato en ties aktiva metabolito, ciklogvanilo.[2]

Progvanilo estis studita almenaŭ ekde 1945.[3] Ĝi estas en la listo de esencaj medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano.[4] En Usono kaj Kanado ĝi estas disponebla nur kombinata kiel atovakvono/progvanilo.[5]

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 (2009) WHO Model Formulary 2008. World Health Organization, p. 199, 203. ISBN 9789241547659.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Atovaquone and Proguanil Hydrochloride. The American Society of Health-System Pharmacists. Arkivita el la originalo je 20a de Decembro 2016. Alirita 8 December 2016.
  3. (2006-06-01) “The past, present and future of antifolates in the treatment of Plasmodium falciparum infection”, Journal of Antimicrobial Chemotherapy (en) 57 (6), p. 1043–1054. doi:10.1093/jac/dkl104. 
  4. (2019) World Health Organization model list of essential medicines: 21st list 2019. Geneva: World Health Organization. WHO/MVP/EMP/IAU/2019.06. License: CC BY-NC-SA 3.0 IGO.
  5. Proguanil. Medscape. Arkivita el la originalo je 9a de Novembro 2016. Alirita 8a de Novembro 2016.