Projekta diskuto:Ŝablonoj/Arĥivo2

Informkesto trajno redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo Sm6 enhavas kaŝan kodon por informkeston. Ĉu ni bezonas tradukon de la angla informkesto? Se jes, ĉu ni transprenu ĉiujn parametrojn en tradukita formo, ĉu ni transprenu nur la plej gravajn? Mi proponas, ke ni ne pecon post peco traduku ĝin, ĉar nia {{informkesto}} funkcias tute alie. Do estus pli bone krei ĝin kiel memstara ŝablono, ne kiel tro komplika tradukaĵo. Amike --Tlustulimu 18:55, 13. Dec 2010 (UTC)

Saluton. Mi ĵus kreis la ŝablonon {{Informkesto trajno}}, kiu estas eĉ jam uzata en artikolo, nome Sm6. Sed nun mi ne certas pri la aldonendaj resp. aldonindaj parametroj. Kiu havas proponon? Vi povas respondi ĉi tie aŭ en la diskutopaĝo de la ŝablono. Amike --Tlustulimu 12:10, 1 Jul. 2011 (UTC)
Saluton. Nun la ŝablono {{Informkesto trajno}} estas uzebla, ĉar mi hieraŭ kreis dokumentadon. --Tlustulimu 18:54, 6 Jul. 2011 (UTC)

Ŝablono:Pejnejo redakti

Bv. kontribui al diskuto pri la utilo kaj ebla forigado --→ Airon 16:06, 30 Jun. 2011 (UTC)

Ŝablono:x% redakti

Bv. kontribui al diskuto pri la utilo kaj ebla forigado --→ Airon 16:35, 30 Jun. 2011 (UTC)

Ĉu senutila? redakti

Mi proponas ne plu uzi la ŝablonon:Ŝablonekzemplaro ĉar ĝi neutilas (eblas fari bonan dokumentadon eĉ sen tia ŝablono: vidu Ŝablono:Informkesto muzikalbumo/dokumentado), malbelas kaj preskaŭ neuzata. Se neniu kontraŭas mi proponos la forigon post unu semajno. --→ Airon 12:21, 12 Jul. 2011 (UTC)

Eble pli trafe atentigi pri la ŝablono ol forigi ĝin: iuj eble trovos ĝin oportuna. Koncerne min mi pli ofte uzas {{Ŝabonekzemplvico}}. --Arno Lagrange @ 13:35, 12 Jul. 2011 (UTC)
Kara Arno, vi ne klarigas kial uzi ĉi tiun ŝablonon. Laŭ mi estas forigenda pro supre listigitaj kialoj. Anstataŭ ol uzi tion mi preferas ne uzi ŝablonon. --→ Airon 14:11, 12 Jul. 2011 (UTC)

Situo sur mapo redakti

Saluton. Mi hodiaŭ aktualigis {{Situo sur mapo}} laŭ la proveja ŝablono. Se vi trovas problemon, bonvolu mesaĝi ĝin ĉi tie. --Tlustulimu 19:47, 19 Aŭg. 2011 (UTC)

Bildo de la tago redakti

Cu ia administrado povas korekti ŝablonon {{Bildo de la Tago2/ĉefpaĝo}}. Korekta kodo estas en discutpaĝo. --Maximkaaa 02:46, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

  Farite. Dankas vin pro la atentigo --Arno Lagrange @ 07:29, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Ŝablono:Des, Ŝablono:Des2 kaj Ŝablono:Des3 redakti

Saluton. Mi trovis triopon de ŝablonoj por la sama afero, nome {{Des}}, {{Des2}} kaj {{Des3}}, por germanaj distriktoj. Ili havas kelkajn netaŭgajn trajtojn:

  • netaŭgaj titoloj (Ili ne sekvas la nomskemon por informkestoj.)
  • nenomitaj parametroj (Ili ne tre taŭgas por informkestoj, ĉar tiujn ankaŭ povu uzi ne tiel spertaj uzantoj, ne nur spertuloj.)
  • generas la komencon de la artikolo. (Tio kaŭzas malfacilaĵojn, se estu varianto. Krome la frazoj ne videblas en la redakta kesto, kio povus konfuzi multajn.)
  • malnova kodigo laŭ la antaŭparserfunkcia tempo, do antaŭ aprilo 2006

Se mi cerbumus pli longe, mi certe ankoraŭ trovus plian maltaŭgaĵon, sed tio jam sufiĉu. Ĉu jam ekzistas pli taŭga informkesto por germanaj distriktoj? Se ne, kiujn parametrojn kaj trajtojn ĝi havu? Bonvolu unue cerbumi kaj diskuti ĉi tie antaŭ ol krei plian varianton. Amike --Tlustulimu 15:16, 16 Sep. 2011 (UTC)

(+) Mi preferus traduki la germana ŝablonon, ĉar ĝi ja estu por la germanaj distriktoj. Se ne venos dum la sekvontaj tagoj alia propono, mi faros tion. Amike --Tlustulimu 15:27, 16 Sep. 2011 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke estus pli bone uzi {{geokesto}} por tio. Tiam mi povas ŝpari al mi la tempon traduki la menciitan ŝablonon de la germana vikipedio. Krome mi ne devus serĉi solvojn por tradukaj problemoj, kiuj rezultus el la malsameco de la ŝablonaro. Kion vi pensas pri tio? Amike --Tlustulimu 15:39, 29 Nov. 2011 (UTC)

Saluton. Nun finfine ĉiuj tri malnovaj ŝablonoj povis esti forigataj. Anstataŭe estas uzeblaj:
--Tlustulimu (diskuto) 20:43, 16 Apr. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto slovaka distrikto redakti

Saluton. Bonvolu legi Ŝablono-diskuto:Informkesto slovaka distrikto. --Tlustulimu 10:08, 19 Sep. 2011 (UTC)

Intertempe Petr forigis la ŝablonon, ĉar li anstataŭis ĝin en ĉiuj artikoloj per {{Geokesto}}. Krome li ankaŭ forigis la koncernan diskutopaĝon. --Tlustulimu 18:47, 4 Jan. 2012 (UTC)

Saluton! mi havas demandon pri {{Informkesto futbalteamo}} redakti

Mi vidis ke en la artikolo pri la futbala teamo Real Madrid (Hala madrid :D) aperas la parametron "_rmcf1112h" kaj aliaj kiuj faras ke la uniformo de la teamo ŝajniĝas al la de la vera teamo, kiel mi povas fari tion kun alia uniformo de alia futbalteamo? ĉar mi volas fari la artikolon pri mia preferata futbalteamo, la uniformo kiu mi volas ke aperos en la artikolo vi povas vidi ĉi tie esen), la ekzaktaj bildoj de la uniformoj estas la jenaj:

Dankon ekde nun! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  17:40, 25 Jan. 2012 (UTC)

Mi kredas ke tio estas bona ideo, nur se ĉi tiu ŝablono reglos la problemon kiu vi volas regli. Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:45, 25 Jan. 2012 (UTC)
Saluton. Mi pensas, ke la bildoj devas sekvi certan nomskemon. Sed detaloj ankoraŭ ne troviĝas en la dokumentado de la helpa ŝablono {{Futbala vestaro}}. Sed mi ne scias, ĉu la skemo estas la sama kiel ĉe {{Ĉemizo}}. Ĉu iu povus testi en testejo? --Tlustulimu 19:06, 25 Jan. 2012 (UTC)
(+) Mi ĵus kreis pli taŭgan dokumentadon de {{Futbala vestaro}}. La dua, tiea ekzemplo same aspektas kiel la ekzemplo ĉe {{ĉemizo}}. Tamen la fontokodo de ambaŭ ŝablonoj malsamas, kiel la parametroj. Ĉu ni eble kunigu la ŝablonojn? Se jes, sub kiu nomo kaj kun kiuj parametroj? Amike --Tlustulimu 19:31, 25 Jan. 2012 (UTC).

Nu, finfine mi finis la artikolon, sed ankoraŭ mi ne sciis kiel mi povas fari la parametron por ŝainigi la uniformon al la reala. ĉu iu el vi povas fari tion? la artikolo estas ĉi tiu. Dankon. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  21:40, 27 Jan. 2012 (UTC)

Saluton, Remux. Mi ĵus aldonis valorojn al kvar malplenaj parametroj de la informkestoj. Kaj subite aperis la ĝustaj t-ĉemizoj. Bonvolu rigardi la ŝanĝon en la artikola historio. Amike --Tlustulimu 22:02, 2 Feb. 2012 (UTC)
Danekgon Tlustulimu! Tio estas ekzakte kion mi volis fari! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  16:52, 3 Feb. 2012 (UTC)

Demando pri Geokesto urbo redakti

%C5%9Cablono-Diskuto:Geokesto#Kial_tiom_da_blanka_spaco.3F --Haruo (diskuto) 00:07, 18 Feb. 2012 (UTC)

informkesto futbalisto redakti

Saluton! En ŝablono:informkesto futbalisto mankas unu "j" - estas "maĉo" anstataŭ de "maĉoj". Ĉu iu povus korekti? Michał Artur (diskuto) 08:14, 6 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Michał. Hm. Mi ĵus rigardis la kodon de la ŝablono. Sed parametro "maĉo" fakte ne ekzistas en ĝi, nur "matĉoj (goloj)". Do kion vi celas? Kaj en kiu artikolo ĝi kaŭzis problemon? --Tlustulimu (diskuto) 16:09, 6 Mar. 2012 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Pardonu mian klav-eraron. Bonvolu rigardi ekzemple tion, aŭ iun ajn artikolojn kun tiu-ĉi ŝablono. En parto "Profesiaj kluboj" aperas "Jaroj", "Klubo" kaj "Matĉo (goloj)". Do tio ne estas vere grava problemo, sed ŝajnas al mi ke devus esti "Matĉoj (goloj)", ĉu ne? Michał Artur (diskuto) 22:12, 6 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Michał. Dankon pro la ekzempla artikolo. Mi ĵus korektis la ŝablonon {{informkesto futbalisto}}. Nun la mankinta "j" videblas en ĉi tiu artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 22:19, 6 Mar. 2012 (UTC)
Dankon, Tlustulimu! Michał Artur (diskuto) 23:04, 6 Mar. 2012 (UTC)

Ŝablono-Diskuto:Informkesto2 redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ne aperis iu ajn reago de mia diskuta kontribuo en Ŝablono-Diskuto:Informkesto2. Ĉu la menciita ŝablono {{Informkesto2}} baldaŭ estu forigata, por ke {{Informkesto3}} povu ricevi ĝian titolon? Ni ne bezonas tian ne tre taŭgan, ne uzatan ŝablono. La ĥaoso jam estas sufiĉe granda. Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:23, 1 Maj. 2012 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu reagis, mi ĵus forigis la ŝablonon. Sed poste mi alinomigos la pli taŭgan ŝablonon al la nomo de la forigita ŝablono. Do bonvolu ne miri, se la blua ligilo reaperos. --Tlustulimu (diskuto) 11:39, 17 Maj. 2012 (UTC)
(+) Nun la malnova ŝablono Informkesto2 estas forigita. Sed la antaŭa Informkesto3 ricevis ĝian titolon. Krome mi jam korektis ĉiujn ŝablonojn, kiuj uzas la alinomigitan ŝablonon, kiel bazan. Se estas iu kromefiko, bonvolu atentigi min ĉi tie aŭ en mia diskutopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 12:11, 17 Maj. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ŝablonoj/Arĥivo2".