Promesoj

kartetoj, aldonitaj al la unuaj lernolibroj de L. L. Zamenhof

Promesoj estas kartetoj, aldonitaj al la unuaj lernolibroj de L. L. Zamenhof, kies teksto estis: "Mi subskribinto, promesas ellerni la proponitan de D-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson." Subskribo. Sur la dorsa flanko: nomo, adreso. Personoj, principe kontraŭaj al ideo de lingvo intermacia, aŭ neantaj ĝian eblecon, estis petataj resendi la karteton kun subskribo: „kontraŭ“. Tiuj, kiuj estis pretaj ellerni la lingvon en ĉiu okazo, sendepende de nombro de adeptoj, devis respondi per la vorto „senkondiĉe“.

El la unuaj mil senkondiĉaj promesintoj konsistiĝis en 1889 la unua Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto".

Referencoj redakti