Propitekoj estas lemuro de la genro Propithecus el la familio Indriidae (Indriedoj) ene de la ordo Primatoj. La popola nomo de tiu familio estas sifako, kiel onomatopeo de ilia karajtera alarma voĉo "ŝi-fak".[1] Kiel ĉiuj lemuroj, ili vivas nur en la insulo Madagaskaro. Ĉiuj specioj de propitekoj estas minacataj, game el endanĝerita al draste endanĝerita.[2]

Coquerel's Sifaca - Ankarafantsika - Madagascar S4E9151 (15276873291)
Propithecus species IUCN range map

Propitekoj estas mezgrandaj indriedoj kun kap-korpa longo de 40 ĝis 55 cm kaj pezo de 3 ĝis 6 kg. Ilia vosto estas ĝuste tiom longa kiom ilia korpo, kio diferencigas ili disde la genro Indri. Ilia felo estas longa kaj silkeca, kun koloraro varia laŭ specio el flavec-blanka ĝis nigrec-bruna. Ilia rondoforma, senhara vizaĝo estas ĉiam nigra.

Taksonomio redakti

Notoj redakti

  1. Norscia, Ivan; Palagi, Elisabetta (2016). The Missing Lemur Link: An Ancestral Step in the Evolution of Human Behaviour. United Kingdom: Cambridge University Press. p. 39. ISBN 978-1-107-01608-8.
  2. "Almost a third of lemurs and North Atlantic Right Whale now Critically Endangered - IUCN Red List". The IUCN Red List of Threatened Species. 9a de Julio 2020. Alirita en 2021-07-07.
  3. (2007) “Craniodental characters in the taxonomy of Propithecus”, International Journal of Primatology 28 (6), p. 1363–1383. doi:10.1007/s10764-007-9226-5.  Arkivigite je 2012-02-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-27. Alirita 2022-11-02.