Protestoj kontraŭ MOK en 1999 en Seattle

La Protestoj kontraŭ MOK en 1999 en Seattle aŭ pli precize Protestoj kontraŭ la Konferenco de la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1999 en Seatlo, en angla 1999 Seattle WTO protests, foje menciataj kiel la Batalo de Seatlo aŭ la Batalo en Seatlo,[1] estis serio de protestoj rilataj al la Ministeria Konferenco de MOK aŭ WTO en 1999, kiam membroj de la World Trade Organization (WTO) kunsidis ĉe la Washington State Convention and Trade Center en Seatlo, Vaŝingtonio la 30an de Novembro 1999. Tiu Konferenco estis preparanta la lanĉon de komercaj negocadoj por la nova jarmilo.

Polico uzas pipraĵon kontraŭ la homamaso.

La negocado estis rapide superŝutita de amasaj kaj polemikaj surstrataj protestoj ekster la hoteloj kaj la kongresejo Washington State Convention and Trade Center, laŭ tio kio estis la dua fazo de la kontraŭ-tutmondiga movado en Usono. La protestoj estis kromnomitaj "N30", je simila stilo al J18 de Carnival Against Capitalism kaj similaj movadoj. La manifestacioj estis grandskalaj, kaj oni ĉirkaŭkalkulis almenaŭ 40,000 protestantojn, kio nanigis ĉiujn antaŭajn manifestaciojn en Usono kontraŭ tutmonda kunsido de ajna el la organizoj ĝenerale asociataj kun ekonomia tutmondiĝo (kiaj WTO, la Internacia Monunua Fonduso, aŭ la Monda Banko).[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lynsi Burton, "WTO riots in Seattle: 15 years ago" Seattle Post-Intelligencer, 29a de Novembro 2014
  2. Seattle Police Department: The Seattle Police Department After Action Report: World Trade Organization Ministerial Conference Seattle, Washington, 29a de Novembro – 3a de Decembro, 1999. p. 41.
    "Police estimated the size of this march [the labor march] in excess of 40,000."

Literaturo redakti

Arkivoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti