Provinco Prato
La Provinco Prato estas eta provinco en regiono Toskanio, en la centra Italio, kun pli ol ducent mil loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Prato, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Toskanio.
Provinco Prato | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono: | ![]() |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | PO |
Areo: | 365 (2005) km² |
Ĉefurbo: | Prato |
Loĝantaro: | 227 886 (2005) |
Loĝdenso: | 624 (2005) loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 7 (2005) |
Poŝtkodo: | 59100 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 100 (2005) |
Telefona prefikso: | 0574 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.provincia.prato.it/ |
![]() | |
Ĝi samlimas la provincon Bolonjo (en Emilio-Romanjo) norde, la provincon Florenco oriente kaj sude, kaj la provincon Pistojo okcidente.
La provinco Prato estis efektivigita en 1992, kiam sep komunumoj estis forigita de la tiama provinco Florenco; neniu komunumo de la provinco Pistojo estis aldonita al la nova provinco, kvankam parto de tiu provinco historie apartenas al la influzono de Prato.
Geografio Redakti
Ĉefaj urboj Redakti
Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.
1 | Prato (Prato) | 185 500 loĝ. | |
2 | Montemurlo | [montemurlo] | 18 100 loĝ. |
3 | Carmignano | [karminjano] | 12 800 loĝ. |
4 | Vaiano | [vajano] | 9 100 loĝ. |
5 | Poggio a Caiano | [poĝo a kajano] | 9 000 loĝ. |
Bildgalerio Redakti
-
La Ponto de la Venko en Prato
-
Strato Romo, en Prato
-
La Vilao de Artimino en Carmignano
-
La Vilao de Poggio en Poggio a Caiano
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
AR Areco - Florenco - GR Groseto - LI Livorno - LU Luko |