Provludo (scenejarto)

Provludo estas evento, kiu okazas por prepari prezentadon . Ĝi okazas kiel formo de praktiko, por certigi, ke ĉiuj detaloj de la posta prezento taŭge pretas kaj pretiĝas kaj kunordiĝas unu kun la alia. La plej ofta uzo de provludoj estas en la kampo de prezentartoj, por prepari prezentadon antaŭ spektantaro .

Provludo de Kalifornia Simfonia Orkestro, 1959.

Ĝenerala provludo redakti

Ĝenerala provludo estas la lasta provludo, fine de serio da provludoj. Dum ĝi, la prezentaĵo estas prezentita tute, komplete, kun la partopreno de la tuta rolantaro kaj aliaj roluloj (lumigistoj, sonilistoj, muzikistoj, ktp). En ĝenerala provludo en la teatro, la aktoroj aperas tute vestitaj (kostumoj, ŝminkoj, perukoj, ktp.), kaj uzas verajn teatrorekvizitojn. Por muzika prezentado, la ĝenerala provludo estas la lasta provludo antaŭ la prezentado, nome la premiero se temas pri turneo aŭ serio de prezentoj. [1]

Referencoj redakti

  1. Dress rehearsal. Merriam Webster. Alirita 2012-07-15.