Rekvizito estas objekto uzata kaj necesa en iu sceno aŭ teatraĵo ktp. Rekvizitoj povas esti porteblaj, kia ekzemple armiloj, sakoj, aŭ pli grandaj, kiaj mebloj, bicikloj. La termino inkludas nek vestojn nek objektojn kiuj apartenas al dekoracio kaj kiuj ne estas tuŝataj de aktoroj. Tiu uzado aŭ tuŝo povas dependi de la teksto (dramaturgo) aŭ de indikoj de la reĝisoro.

Rekvizito gramofono uzata en profesia produktado de My Fair Lady
Rekvizitejo de la Nacia Teatro, Mannheim, Germanio.

La rekvizitisto estas persono kiu prizorgas la akiron aŭ pretigadon de ĉiuj objektoj, mebloj k.s. necesaj por la prezentado de teatraĵo.

Uzado de rekvizito diferencas mimon, kiu ne uzas, el pantomimo kiu ja povas uzi rekviziton.

Vidu ankaŭ redakti