Publika Televido de Armenio

Publika Televido de Armenio (armene Հայաստանի Հանրային Հեռուստաընկերություն, 1TV ), Hajastani Hanrajin Herustaenkerutjun; ankaŭ konata kiel Armenio 1ARMTV, estas la publika televida stacio de Armenio, kiu komencis elsendojn en 1956.

Publika Televido de Armenio
bildo
televidkanalo
Ĝeneralaj informoj
Ricevo Dissende
Landoj  Armenio
Komenciĝo de elsendoj 29-an de novembro 1956
Programa tipo Diversa
Lingvo armena lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
2 781 036 138

(stato la 5-a de januaro 2021)

Retpaĝaro www.1tv.am
vdr

Historio redakti

Unuaj jaroj redakti

Publika Televido de Armenio devenas de la 5-a de septembro 1955, kiam la Konsilio de Ministroj de Sovetunio decidis konstrui 27 programcentrojn kaj kvin staciojn en la sovetaj respublikoj. La 29-an de novembro 1956, la dato de sovetiĝo de Armenio, estis transdonita la unua programo de armena televido.

La oficiala malfermo de la armena televido okazis la 9-an de februaro 1957, kiam regulaj programoj komencis elsendiĝi. Poste tiun jaron la 6-an de aŭgusto 1957, la unua novaĵprogramo estis elsendita, titolita Novaĵoj de la Semajno. Unue la novaĵa programo ne estis perioda, sed ĝis februaro 1958 la novaĵa programo fariĝis perioda, kio rezultigis la kreon de la novaĵa redakcio.

La 13-an de oktobro 1957 formiĝis la Ŝtata Komitato pri Radiaj kaj Televidaj Programoj de la Konsilio de Ministroj de la Armena Soveta Socialisma Respubliko. Laŭ la dekreto de Sovetunia Supera Soveto eldonita en decembro 1970, la Ŝtata Komitato pri Radio kaj Televido estis renomita al Tut-Unia Respublikana Ŝtata Komitato pri Televido kaj Radio-Dissendo.

En marto 1973 la televidstacio komencis siajn preparojn por la transiro al koloraj dissendoj. Inĝenieroj por kolora movebla stacio, televida produkta laboratorio, videoregistradaj unuoj estis akiritaj por komenci ĉi tiun procezon. La 1-an de majo 1973, la stacio faris sian unuan koloran transdonon ekde la Placo Lenino por la Maja Parado. Unue la koloraj programoj estis transdonitaj nur de la telefona stacio, de la grandaj festoj, koncertoj, sportaj eventoj de la lando. Ekde 1978 ĉirkaŭ 50 procentoj de la programoj de la unua kaj la dua armenaj kanaloj estis koloraj. Ekde aŭgusto 1973 estis elsenditaj la unuaj videoregistradoj, kiuj faris 70 procentojn de la programoj en 1978[1].

En novembro 1977 nova 311,7 metrojn alta televida turo estis starigita, same kiel "Orbita-2", spaca komunika stacio, kiu transdonis la duan programon de la Centra Televido de Moskvo. En 1978 eblis vidi ankaŭ la kvaran kanalon de la Centra Televido en Armenio.

1990 ĝis hodiaŭ redakti

Ĉar politikaj potencoj ekŝanĝiĝis en 1990, la tiama ĉefministro, Vazgen Manukjan, nomumis Henrik Hovhannisyjan, nekomuniston, estri la programojn de la Ŝtata Departemento de Televido kaj Radio. Li komencis la reformadon de la armena televido, kaj laŭ enhavo kaj strukturo. Tiuj ŝanĝoj celis kovri la situacion de la karabaĥa movado, kaj la disfalo de Sovetunio.

Armenio deklaris sian sendependecon la 21an de septembro 1991. Monaton poste, la prezidento de la lando subskribis la Leĝon de la Armena Respubliko "Pri Amaskomunikiloj". Unuafoje en Armenio la informa sistemo havis okazon disvolviĝi en libera kaj favora medio. La sinesprimlibereco kaj pure nacia propagando superregis por la armena televido.

La ekonomia krizo de la lando serioze influis la funkciadon de la nacia televido. La buĝeto estis grave reduktita kaj la kvanto de spektantoj malpliiĝis. Laŭ la datumoj de novembro-decembro 1993, la statistika televida spektantaro estis 27,4%.

En novembro 1996 la 40-jariĝo de la armena televido estis festata per festoj. La nacia televido daŭre konservis tre malfacile tion, kio estis kreita dum la antaŭaj jaroj. La plejparto de la programoj estis distraj kaj komediaj programoj.

En 1996 la dua kanalo de la armena televido disiĝis kaj fariĝis aparta programo. Robert Mavisakaljan estis nomumita direktoro de televido Nork. En mallonga periodo "Nork" povis altiri la atenton de la plejparto de la spektantaro.

Laŭ la Leĝo de la Respubliko Armenio "Pri Televido kaj Radio" en vigleco ekde 2000, la Publika televido komencis dissendi ĉiujn siajn programojn, filmojn en la armena ekde la 1-a de januaro 2005. La publika televido eklaboris pri la tradukado de programoj en la armena eĉ antaŭ ol la leĝo estis adoptita. Traduka studio ekipita per speciala akustika kaj filmotranĉa ekipaĵo estis kreita.

Novaj vojoj kaj perspektivoj malfermiĝis por la Armena Publika Televido en 2005. La Armena Publika Televido kaj Radio estis agnoskitaj plenrajtaj kaj egalaj membroj de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido ĉe la 56-a Ĝenerala Asembleo de la Eŭropa Dissendada Unio okazinta en Dubrovnik la 7-an kaj la 8-an de julio. Fariĝante Aktiva Membro de Eŭropa Dissenda Unio, Armenio akiris la rajton partopreni en la Eŭrovido-Kantokonkurso, kiu dum 50 jaroj jam fariĝis plej ŝatata evento por la eŭropanoj.

Referencoj redakti

  1. Encyclopedia of the First (2007-05-04). Arkivita el la originalo je 2007-04-05. Arkivigite je 2007-04-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-05. Alirita 2020-10-25.

Eksteraj ligiloj redakti