Punta Gorda
havena urbo en suda Belizo
Punta Gorda estas havena kaj fiŝista urbo en suda Belizo. Ĝi situas en la distrikto Toledo, unu el la ses dividaĵoj de la lando, kaj estas la distrikta ĉefurbo. La urbo laŭ linia distanco troviĝas iom malpli ol 200 km sude de Belizurbo, sed laŭ ĉiuj vojoj estas 270 km. Laŭ la stato de 2010 en la urbo vivis 5 351 loĝantoj, laŭ la stato de 2016 estis 6 027 kaj laŭ censa takso de julio 2022 estis 6 801 loĝantoj.
Punta Gorda | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Belizo | ||
Distrikto | Toledo | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 026 (2005) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 6′ N, 88° 48′ U (mapo)16.1-88.8Koordinatoj: 16° 6′ N, 88° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Punta Gorda, Belize [+] | |||
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (angle)
- informoj pri la distrikto kaj ankaŭ la urbo Punta Gorda en la retejo belize.com (angle)