Purullena [puruĜEna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la centr-okcidenta parto de la komarko de Guadix, lime kun la municipoj granadaj Fonelas, Benalúa, Guadix, Marchal, Cortes y Graena kaj Darro.

Purullena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18519 • 18515
Demografio
Loĝantaro 2 313  (2023) [+]
Loĝdenso 110 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 19′ N, 3° 11′ U (mapo)37.314722222222-3.1894444444444Koordinatoj: 37° 19′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto 908 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Purullena (Provinco Granado)
Purullena (Provinco Granado)
DEC
Purullena
Purullena
Situo de Purullena
Purullena (Hispanio)
Purullena (Hispanio)
DEC
Purullena
Purullena
Situo de Purullena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Purullena [+]
vdr
Situo de Purullena en la provinco Granada.

La municipo estas formata de la domarkernoj Purullena kaj El Bejarín. La municipa teritorio estas trapasata de la riveroj Alhama kaj Fardes, kun averaĝa altitudo de 908 msm kaj 2312 loĝantoj (2018).

Estas arkeologia kuŝejo en Cuesta del Negro. Tie estas fortikaĵo kaj nekropolo kaj setlejo de la Bronzepoko. Meze de la 1950-aj jaroj estis pli ol tri mil loĝantoj; nun nur pli ol du mil.

La agrikulturo kaj la ceramiko estas la ĉefa enzpezofonto. Aktuale la turismo devena de Guadix kaj Granado, kaj la komerco de potfarado -kiu perdis gravon post la inaŭguro de la aŭtoŝoseo A-92- subtenas la ekonomion de la municipo.

La maldungindico estas ĉirkaŭ 16% en virinoj kaj 20% en viroj en 2009, kongrue kun la provinca averaĝo. En la lastaj jaroj ekvidiĝis iniciatoj de bonkvalita vitokulturo kun aliaj lokoj proksimaj kiel Cortes y Graena, Darro kaj Benalúa. Tio estas klopodo revivigi la ekonomion de la regiono, nome klimata zono tre simila al aliaj tradiciaj kiel La Rioja aŭ la Ribera del Duero, kun frosto vintre kaj ne tro varmegaj someroj.