Qatar Rail

ŝtata entrepreno de Kataro

Qatar Railways Company, plej ofte konata kiel Qatar Rail,[1] estas ŝtata kompanio, respondeca pri fervojo en Kataro.[2]

Qatar Rail
ŝtata entrepreno vd
Dum 2009 - nekonata/nuntempe
Sidejo Doho
Lando Kataro
Agokampo fervojo
TTT Oficiala retejo
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas tute administrata fare de la Katara ŝtato. Establita en 2011, la firmao respondecas pri la dezajno, konstruado, komisiado, operacio kaj prizorgado de la tuta fervojreto kaj fervojaj sistemoj, kaj administros la fervojreton de la lando post kiam ĝi estos funkcianta.[1] La ĉefaj projektoj kiujn ĝi disvolvas estas la Metroo de Doho[1] kaj Tramtransporto en Lusail[1] por pasaĝertransporto kaj Qatar Rail Long Distance por la transporto de varoj tutlande.[2]

Laŭ la registaro de Kataro, la firmao estis kreita ene de la projekto Katara Nacia Vizio 2030 por ke la araba lando forlasu la subevoluon:

 
 "Antaŭ 2030, Kataro aspiras esti progresinta socio kapabla daŭrigi sian evoluon kaj disponigi altan vivnivelon al ĉiuj siaj homoj. La Katara Nacia Vizio difinas longperspektivajn rezultojn por la lando kaj disponigas kadron en kiu naciaj strategioj kaj efektivigplanoj povas esti evoluigitaj".[3] 

Kvankam ĝi estas posedata de la ŝtato, la kompanio celas doni gravecon al la nacia privata sektoro.[2]

 

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Lusail Light Rail Transit. Alirita la 23-an de septembro 2019.
  2. 2,0 2,1 2,2 Qatar Rail tenders long-distance rail project. Publikigita la 26-an de aŭgusto 2015. Alirita la 23-an de septembro 2019.
  3. Pillars of Qatar National Vision 2030. Konsultita la 23-an de septembro 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Qatar Rail en la hispana Vikipedio.