La quebrada del Toro (ravinvalo de la Taŭro), estas geografia ero (nome quebrada [keBRAda] aŭ ravin-valo) situanta inter la vilaĝo Campo Quijano (1521 m) kaj Puerta Tastil, en la Departemento Rosario de Lerma, provinco Salta. Laŭ ĝi cirkulas aro de la nomita Nubotrajno, de la branĉo C-14 de la Fervojo General Belgrano.[1][2]

Quebrada del Toro. Fone, unua viadukto sur kiu pasas la Nubotrajno dum sia itinero.
Viadukto de la Taŭro ĉe samnoma ravinvalo.

Ĝi formas parton de la sistemo de kanjonoj de la Andoj de la Argentina Nordokcidento kiuj descendas el la orienta deklivaro de la Punao de Atakamo el altaĵoj kiuj superas la 5 km super marnivelo ĝis atingi la malsuprajn valojn, kiaj tiu de la Taŭro, sudokcidente de la valo Lerma.[2]

Ties estas la Ruinoj de Tastil, kultura havaĵo de Unesko.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti