Tastil

apartigilo
(Alidirektita el Ruinoj de Tastil)

La Ruinoj de Tastil, aŭ simple Tastil (24° 27′ 06″ S 65° 57′ 28″ O / 24.45167 °S, 65.95778 °O / -24.45167; 65.95778 (mapo)), deklarita Argentina Historia Monumento per Dekreto numero 114 de Decembro de 1997,[2] estis la antaŭkolumba urbo plej granda en la teritorio de aktuala Argentino.

Tastil
arkeologia lokoheredaĵo [+]
Koordinatoj24° 27′ 8″ S, 65° 57′ 26″ U (mapo)-24.4523-65.9571Koordinatoj: 24° 27′ 8″ S, 65° 57′ 26″ U (mapo)

Tastil (Argentino)
Tastil (Argentino)
DEC
Map
Tastil
Vikimedia Komunejo:  Tastil [+]
vdr
Ruinoj de Tastil.
La Ruinoj de Tastil formas parton de la inkaa vojaro de Tahuantinsuju, enirita en 2014 kiel kultura havaĵo numero 1459 de la UNESCO.[1]

Oni ĉirkaŭkalkulis ke en sia hegemonia epoko, fine de la 15a jarcento, Tastil superis 2.000 loĝantojn.

Ĝi estas je 3.200 super marnivelo en la Departemento Rosario de Lerma, Provinco Salta, norde de Argentino; pli precize en la Quebrada del Toro tra kiu fluas la rivero Toro, en la zono de okcidenta kontakto de la Punao de Atakama kun la Kalĉakiaj Valoj (aŭ zono de antaŭ-punao). Ĝi estas ĉe la Nacin Ŝoseo 51, kiu ligas Salta kun Ĉilio tra la Trapasejo Siko.

La enhavo estas de ĉirkaŭ 440 loĝejoj kiuj estis konstruitaj el ŝtonoj sencementaj, tombejoj, diversaj ejoj kaj sinuaj kaj altigitaj stratoj kiuj iras al ejoj en kiuj okazis komunaj kaj publikaj agadoj konverĝe en ia centra placo, same kiel muelejoj de grano (kvinoo, maizo), kortoj de lamoj kaj duarangaj placoj. En la ĉefa placo troviĝas la sankta ŝtono (ŭanka) kie okazis la ritaj praktikoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti