Quintanabureba
Quintanabureba [kintanabuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Quintanabureba povas esti komprenebla etimologie kiel Domaro de Bureba.
Quintanabureba | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09246 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 33 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 35′ N, 3° 22′ U (mapo)42.586666666667-3.3666666666667Koordinatoj: 42° 35′ N, 3° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 696 m [+] | ||
Areo | 12,36 km² (1 236 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio Redakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 30 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 15 loĝantojn el 1991.
Ĝi distas 44 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĝi estis en la kvaropo Cuadrilla de Cameno, unu de la sep dividaĵo de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, kiel reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.
Historio Redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo Redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sanktaj Juliano kaj Bazilizo.