Quintanilla San García

Quintanilla San García [kintaNIlja SangarZIa] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudoriento de la komarko La Bureba. La loknomo Quintanilla San García povas esti komprenebla etimologie kiel Domareto Sankta García.

Quintanilla San García
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09271
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 70  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 3° 12′ U (mapo)42.549166666667-3.1938888888889Koordinatoj: 42° 33′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 45,75 km² (4 575 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintanilla San García (Provinco Burgoso)
Quintanilla San García (Provinco Burgoso)
DEC
Quintanilla San García
Quintanilla San García
Situo de Quintanilla San García
Quintanilla San García (Hispanio)
Quintanilla San García (Hispanio)
DEC
Quintanilla San García
Quintanilla San García
Situo de Quintanilla San García

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintanilla San García [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 79 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 56 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la ĉefa kerno, kiu estas kiu aktuale estas loĝata, estas inter tri krutaj montetoj kaj la municipo limas norde kun Vallarta, sude kun Quintanaloranco, oriente kun Cerezo de Río Tirón kaj okcidente kun Briviesca. Ĝi dividiĝas en du kvartaloj kiuj estas Valdezán kaj Suso.

Historio redakti

Estas kelkaj restaĵoj de romia loĝado, kiel fragmento de ŝoseo, moneroj ktp.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Quintanilla San García iam nomiĝis Quintanilla Siete Iglesias (sep preĝejoj) ĉar ja estis sep ermitejoj kaj preĝejoj, el kiuj en la aktualo restas nur la preĝejo de Sankta Maria kaj la restaĵoj de la preĝejo de Sankta Andreo sur la monteto aŭ supra parto samnoma kie estas nun ankaŭ la monumento al traktoro kun aliaj laboriloj. Unua nomo de la loko estis simple Quintanilla kaj eble ankaŭ Siete Quintanas (sep domaretoj), kaj poste Quintanilla de Sancho García, nome graafi kiu reloĝigis la zonon. Poste per derivado ĝi iĝis Quintanilla Sanc García, Quintanilla de Sant García, ĝis la aktuala literumado Quintanilla San García jam menciita en dokumentoj de la 14-a jarcento.

La loko estis menciita por la unua fojo dokumente en manuskripto de la 11-a jarcento kiel loko inter la posedoj kiujn Rodrigo Ordóñez, oficiro de Alfonso la 6-a, donas al la episkopo de Burgoso, Gómez, figuron de Quintanilla San García. Ĝi estis zono postulita de la regno Navaro, ĉefe dum la 13-a kaj 14.a jarcentoj kun Cerezo de Río Tirón kaj Belorado, kaj tial Kastilio havis intereson por pliigi la loĝantaron kaj defendi la zonon, speciale la grafo Sancho García (995-1017).

Ĝi estis en la kvaropo Cuadrilla de Quintanilla de San García, unu de la sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba, apartenanta al la partido de Bureba, kun reĝa jurisdikcio kaj propra vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj kaj ĉasado.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Quintanilla San García. José Antonio Úzquiza Ruiz. 25-11-2006. Eldonita private.