Quintanilla de Arriba
Quintanilla de Arriba [kintaNIlja deaRIba] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Quintanilla de Arriba estas etimologie komprenebla kiel Bieneto de Supro.
Quintanilla de Arriba | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47360 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 158 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 37′ N, 4° 13′ U (mapo)41.620277777778-4.2155555555556Koordinatoj: 41° 37′ N, 4° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 740 m [+] | ||
Areo | 28 km² (2 800 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 160 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 740 el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 47 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas inter municipoj Padilla de Duero kaj Quintanilla de Abajo laŭ la ŝoseo A-11. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rivero Doŭro.
HistorioRedakti
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Fervojo helpis la vivon el 1895 ĝis 1985.
AktualoRedakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.