Quintanilla de Trigueros

Quintanilla de Trigueros [kintaNIlja detriGEros] estas municipo en la nordocentro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco. Quintanilla de Trigueros estas etimologie komprenebla kiel Bieneto de Tritikistoj.

Quintanilla de Trigueros
Quintanila de Trigueros Ayuntamiento.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47283 [+]
Demografio
Loĝantaro 104  (2022) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 4° 40′ U (mapo)41.854722222222-4.6588888888889Koordinatoj: 41° 51′ N, 4° 40′ U (mapo) [+]
Alto 784 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha) [+]
Situo de Quintanilla de Trigueros
Situo de Quintanilla de Trigueros

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Quintanilla de Trigueros [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Quintanilla de Trigueros en la provinco Valadolido.
La Campiña del Pisuerga de la provinco Valadolido, helblue, nordocentre.
Ermitejo.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 32,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 105 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 35 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, 13 km de Cigales, komarka ĉefurbo.

HistorioRedakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vinproduktado) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la ermitejo.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti