Quintanilla del Olmo

Quintanilla del Olmo [kintaNIlja deLOLmo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Quintanilla del Olmo estas etimologie tradukebla al Bieneto de la UlmoBieneto de la Ulmo.

Quintanilla del Olmo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49638
Demografio
Loĝantaro 45  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 5° 24′ U (mapo)41.905111111111-5.4064861111111Koordinatoj: 41° 54′ N, 5° 24′ U (mapo) [+]
Alto 691 m [+]
Areo 12,71 km² (1 271 ha) [+]
Quintanilla del Olmo (Provinco Zamoro)
Quintanilla del Olmo (Provinco Zamoro)
DEC
Quintanilla del Olmo
Quintanilla del Olmo
Situo de Quintanilla del Olmo
Quintanilla del Olmo (Hispanio)
Quintanilla del Olmo (Hispanio)
DEC
Quintanilla del Olmo
Quintanilla del Olmo
Situo de Quintanilla del Olmo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintanilla del Olmo [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.
Urbodomo.
Ermitejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 42 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 58 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al Burgoso.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti