Rábanos
Rábanos [RAbanos] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montes de Oca. La loknomo Rábanos estas etimologie komprenebla kiel Rafanoj.
Rábanos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09268 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 83 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 19′ N, 3° 16′ U (mapo)42.319722222222-3.27Koordinatoj: 42° 19′ N, 3° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 186 m [+] | ||
Areo | 40,64 km² (4 064 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rábanos, Burgos [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 40,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 82 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 32 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj temas pri municipio kun du submunicipoj, nome Alarcia kaj Villamudria, krom la senhomejo Haedillo.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Rábanos formis parton de la Jurisdicción de Villafranca de Montes de Oca en la partido Juarros.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Stefano kaj la preĝejo de Alarcia (en la foto de la tabelo).