Róbert Mike, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mike Róbert estas hungara kanuisto, olimpiano, mondĉampiono.

Róbert Mike
Róbert Mike
Róbert Mike
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1984 (1984-05-08) (40-jaraĝa)
en Timișoara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

Róbert Mike naskiĝis la 8-an de majo 1984 en Timișoara (Rumanio).

Biografio redakti

Róbert Mike apartenis al la hungara minoritato en Rumanio, sed frue en nekonata jaro li translokiĝis al Hungario kaj li loĝis en Páty (aglomeraĵo de Budapeŝto). Li akiris licencon pri maŝinisto kun maturiĝo en mezlernejo. Lia edzino naskis filon.

Sporta kariero redakti

Róbert Mike inter 1996–2012 estis kanuisto en ĉefurbaj sportkluboj, poste ĝis 2020 li apartenis al sportklubo de la centra sporta lernejo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2016 sen medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 2013 duope. Li akiris ankaŭ du orajn medalojn en eŭropaj ĉampionumoj teame en 2011 kaj 2014. Lia ofta partnero en kenuo estis Henrik Vasbányai. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2020 pro prokrasto de la aktuala olimpiko.

Fontoj redakti

Referencoj redakti