Nokto de la longaj tranĉiloj

(Alidirektita el Röhm-puĉo)

La nokto de la longaj tranĉiloj (germane die Nacht der langen Messer) (longtranĉila nokto) estis likvido de la faŝisma gvidanto Ernst Röhm, liaj konfiduloj kaj aliaj opoziciuloj, fare de la Hitler-konfida organizo SS.

La masakro, amasa arestado okazis inter la 30-a de junio kaj 2-a de julio 1934, laŭ ordono de Adolf Hitler, gvidanto kaj kanceliero de la Tria imperio. Ĝi okazis por stabiligi la potencon de Hitler kaj likvidi la maldekstran, socialismeman flankon de la partio.

Hitler ordonis al la elita gardantaro SS, ke ili masakru ĉ. 150 membrojn de la SA kaj ties gvidanton Ernst Röhm. La SA estis duonmilitista nazia organizo, kiu helpis Hitleron al la enpotenciĝo. Hitler evidentigis en tiu nokto, ke li ne toleras iun ajn rivalon aŭ politikan opozicion en sia imperio kaj atendas senkondiĉan fidelecon. Hitler leĝigis la murdojn la 3-an de julio per dekreto, retrovalide.

La konflikto redakti

Koncize dirite: Röhm kaj lia 'SA' montris signojn de obstineco kaj iĝis tro potencaj, per kio ili estis potenciala danĝero. Hitler klopodis unuflanke limigi la senbridan potenc-kreskon de 'SA', interalie per forpreni ilian kriz-okazan policorajton en Prusio. Aliflanke li konsciis, ke la 'NSDAP' devis kompromisi kun Röhm. Fine, oni nomumis Röhm, je konsolo, en decembro 1933 'ministro sen monbiletujo'.

La likvidoj redakti

Kelke da SA-estroj estis arestitaj en kunveno, sed Röhm estis arestita en sia lito, same kiel Edmund Heines, kiu kunestis kun 18-jara membro de la Hitlerjugend. La afero estas tiom konata, ke ĝi iĝis ĉeftemo de multaj libroj kaj filmoj (La Caduta Degli Dei).

Viktimoj redakti