Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Russell John (José) MILTON (5-a de junio 1924 en Ĉinujo14-a de aŭgusto 2007 en Helsinki, Finnlando) estis brit-devena finna esperantisto. Dum sia vivo li loĝis en Ĉinujo, Britujo, la Brita Hindujo, Sud-Ameriko kaj, ekde 1951, en Finnlando). Dum jardekoj li instruis la lingvon en Helsinki. Li estis redaktanto de Esperanta Finnlando, membro de la loka kongresa komitato de la 54-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki, estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando kaj de Esperanto-klubo de Helsinki, kiu ankaŭ nomis lin sia honora membro. Kiel delegito de Universala Esperanto-Asocio, faka aŭ urba, li funkciis de 1953 ĝis 2005.

R. J. Milton
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1924 (1924-06-05)
Morto 14-an de aŭgusto 2007 (2007-08-14) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr