R297 Amur estas nomo de rusia aŭtovojo en Siberio kaj Malproksima Oriento. Ĝi gvidas sur longo de 2165 km de Ĉita al Ĥabarovsko, grandparte apud la nomdona rivero Amur.

Amur-ponto
Prezidento de Rusio Vladimir Putin stiras Lada Kalina sur vojo M58 (Aŭgusto 2010)

La aŭtovojo Amur estas la lasta parto de la transkontinenta voj-interligo de Moskvo al Vladivostoko. Ĝis trandono de la vojo, la rusaj areoj ĉe la Pacifiko estis atingeblaj trafike nur per fluglinioj kaj la Transsiberia fervojo, Bajkal-Amur-fervojo el direkto de Rusia enlando.

Kune kun A370 Ussuri (pli frue M60) formas la fervojo Amur la azian aŭtovojon AH 30) (Ĉita - Vladivostoko) en la azia aŭtovoja projekto. La debranĉiĝa vojo al Blagoveŝĉensk estas parto de azia aŭtovojo AH 31, kiu plugvidas sur teritorio de Ĉinio (kiel G202) tra Harbin kaj Shenyang al Dalian ĉe la Flava maro.

Historio redakti

La Ministera konsilantaro de la Sovetunio decidis en 1966 pri konstruo de la vojo. En la sekvantaj dek jaroj oni planis la itineron de la vojo kaj faris antaŭpreparajn laborojn. La konstrufazo komencigyis en 1978. Ĝis 1995 oni pretigis 605 km e lla planita 2000 km. Tio egalas al konstrurapido de 35 km/jaro. La konstruado havis ne nur financajn problemojn, sed ankaŭ malfaciligis tion la specialaĵoj de la areo. La plimulto de la vojo tiel gvidas tra la ĝis tiam neekspluata tajgo. Oni devis konstrui entute 26 mostojn. En 2001 oni rapidigis la konstruadon per financa apogo el la ŝtata buĝeto.

La oficiala malfermo de la vojo okazis la 16-an de februaro 2004, de Vladimir Putin, sed tiutempe la vojo ne estis firmigita. La finpretigo de la asfaltado de la tuta vojlongo okazis la 24-an de septembro 2010, sed tiutempe la pli malnovaj partoj estis fouzitaj tiel, ke oni devas tiujn partojn denove asfaltadi.

La aŭtovojo ricevis la numeron R297 en 2010, pli frue ĝi havis la nomon Amur, pli poste la numeron M58, kiu estas uzebla ĝis 31-a de decembro 2017 kiel alternativa nomo.

Itinero redakti

Ĉita fina punkto de R258; devojo AH 30
Novotroick
Narin-Talaĉa
Ĉerniŝevsk
Zbega
Mogoĉa
Amazar
Amura provinco
Taĥtamigda
Skovorodino, devojo de A361 al Ĝalinda, limo al Popola Respubliko Ĉinio
Never, devojo A360 Lena al Niĵnij Bestjaĥ ĉe Jakutsk
Magdagaĉi
Sivaki
Muĥino
Bereja
Ŝimanovsk
Ĉernovka
Svobodnij
Belogorsk, devojo de flanka vojo al Blagoveŝĉensk (AH 31)
Srednebelaja
Ivanovka
Blagoveŝĉensk
Zavitinsk
Novoburejski
Hebrea Aŭtonomio
Obluĉje
Birobiĝan
Ĥabarovska regiono
Ĥabarovsk, finpunkto de A370 Ussuri kaj A375 Wostok