RCTV

RCTV (akronimo por Radio Caracas Televisión, esperante kiel Radio Karakasa Televido) estis venezuela dissenda televidkanalo fondita la 15-an de novembro 1953 fare de komercisto kaj esploristo William Phelps Tucker, posedata fare de Empresas 1BC. Ĝia dissenda signalo estis fermita fare de la registaro de la prezidanto Hugo Chávez en 2006, tiel finante ĝiajn elsendojn la 27-an de majo 2007.

RCTV
televidstacio
Ĝeneralaj informoj
Ricevo Dissende, satelite kaj kable
Landoj  Venezuelo
Proprietulo Empresas 1BC
Komenciĝo de elsendoj 15-an de novembro 1953
Finiĝo de elsendoj 27-an de majo 2007
Programa tipo Diversa
Posedata de Empresas 1BC vd
Lingvo hispana lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj

(stato la 29-a de aprilo 2024)

Retpaĝaro http://http://rctv.com/
vdr

Ĝi estis la tria plej malnova kanalo en la lando, kaj en la momento de ĝia fermo en 2007 ĝi estis la tekevidstacio kun la plej longa historio post la malapero de Televisora ​​​​Nacional (fondita en 1952 kaj fermita en 1991) kaj TeleVisa (fondita en junio 1953 kaj fermita en 1960, kvankam ĝia rivalo Venevisión asertas esti sia posteulo).

Finiĝo de elsendoj redakti

La 28-an de decembro 2006, prezidanto Hugo Chávez raportis ke li ne renovigus la koncesion de RCTV, kiu finiĝus la 27-an de majo 2007.[1] La prezidanto asertis ke la rifuzo renovigi ŝuldiĝis al la kvazaŭa pozicio prenita fare de RCTV dum la 2002. puĉo.Al ĉio ĉi, RCTV respondas "¡No nos callarán! (Vi ne silentigos nin!)".

Kiam la registaro informis la kanalon ke la koncesio por ĝia malferma elsendosignalo devis eksvalidiĝi en 2007 kaj ne estus renovigita, RCTV kaj la venezuela novaĵa televidkanalo, Globovisión akuzis la registaron je fermado de la kanalo. Por apogi tiun aserton, la direktoroj argumentis ke la koncesio ne eksvalidiĝos ĝis 2021,[2] sed tiu interpreto ne estis dividita fare de la venezuela registaro, kiu deklaris ke la koncesio eksvalidiĝos en 2007. La venezuela opozicio eĥis la unuan vidpunkton, kaj efektivigis stratmovojn por malakcepti la mezuron prenita de la registaro de Chávez, kun la krio "Un corazón que grita (Koro kiu krias)", "Un amigo es para siempre (Amiko estas eterne)" kaj la aklamita "Libertad de expresión (Esprimlibereco)".[3]

Je 23:55 dimanĉe la 27-an de majo 2007, oni montris filmeton en kiu dungitoj, aktoroj kaj aliaj figuroj de RCTV kantis la venezuelan Nacian Himnon por adiaŭi la kanalon post 53 jaroj dissendi. Je 11:59 p.m. dimanĉe, la 27-an de majo 2007, RCTV finis ĝiajn dissendojn. Tuj post kiam la signalo de la kanalo estis estingita, la registaro eksproprietigis la dissendajn ekipaĵojn de la stacio por komenci elsendi, minutojn poste, la signalon de nova publika servo ŝtatkanalo nomita TVES. Post tiu fakto, RCTV rekomencis operaciojn tra abonaj televidsistemoj en julio 2007, kun la nomo de RCTV Internacional.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti