Rabé de las Calzadas

Rabé de las Calzadas [raBE delaskalZAdas] estas loĝloko kaj municipo en la centrokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Rabé de las Calzadas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 254  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 3° 50′ U (mapo)42.34-3.8341666666667Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 50′ U (mapo) [+]
Alto 831 m [+]
Areo 10,107 km² ( 101 0.7 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rabé de las Calzadas (Provinco Burgoso)
Rabé de las Calzadas (Provinco Burgoso)
DEC
Rabé de las Calzadas
Rabé de las Calzadas
Situo de Rabé de las Calzadas
Rabé de las Calzadas (Hispanio)
Rabé de las Calzadas (Hispanio)
DEC
Rabé de las Calzadas
Rabé de las Calzadas
Situo de Rabé de las Calzadas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rabé de las Calzadas [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,107 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 232 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
149 177 221 154

Ĝi distas 14 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La 20an de februaro 1085, la reĝo Alfonso la 6-a donis la lokon al la Hospitalo de la Imperiestro en Burgoso, kaj en 1128 Alfonso la 7-a donis tiun hospitalon al la burgosa katedralo; ekde tiam estis senjoroj la episkopoj de Burgoso.

La loknomo Rabé de las Calzadas eble estas klarigebla kiel Rabeno de la Ŝoseoj el la epoko de la romianoj (pro la ŝoseoj) kaj rabeno pro rilato al la tiam oftaj judaj komunumoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti