Suspensio (tekniko)

parto de veturilo
(Alidirektita el Rad-pendigo)

En tekniko suspensio[1] estas tuto de la aranĝo, kiu ebligas al korpo, aparato, parto de maŝino ks pendi de supraĵo per elastaj rimedoj, kiuj certigas tamen ĝian stabilecon.

Suspensio de rado

Por veturiloj suspensio estas komplekso da pecoj, pecnodoj kaj mekanismoj, kunigantaj korpon de la veturilo kun apogaj elementoj (radoj, rulcilindroj, skioj ktp). La suspensio estas destinita por malpliigi dinamikajn ŝarĝadojn kaj egalmezure distribui ilin sur apogajn elementojn dum veturado. Ĝi servas ankaŭ por pliigi tirfortajn ecojn de veturilo.

Notoj redakti

  1. PIV 2005.

Vidu ankaŭ redakti