Radio HEKAPHON estis la unua radistacio de Aŭstrio.[1][2]

Radio Hekaphon
radiostacio
Komenco 1923 vd
Fino 1924 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
vdr

Neoficialaj komencoj redakti

En la jaro 1923-a kandidatis du grupoj por ricevi koncesion de radio-disaŭdigo en la lando. Ekde la 1-a de aprilo sendadis unu el la kandidatoj, la Vereinigte Telephonfabriken AG Czeija, Nissl & Co el Wien, sub la gvido de Oskar Koton pirate el la propra loĝejo en Wien-Brigittenau, poste el la 4-a etaĝo de la lernejo Technisches Gewerbemuseum en Wex-strato.

Artistoj kiel Bert SilvingRaoul Aslan gajnis siajn unuajn radifoniajn spronojn ĉe Radio Hekaphon kaj la prezidento de Aŭstrujo Michael Hainisch faris tie en la 2-a de septembro 1923 la unuan paroladon radian de prezidento.

Ĉesis la elsendoj en 1924 post kia Oskar Czeija estis ricevinta elsendan koncesion por la nove fondita entrepreno RAVAG, la antaŭula organizaĵo de ORF ĝis 1957.

Radio Hekaphon kaj Esperanto redakti

En la 8-a de aŭgusto 1924 fariĝis salutvortoj en Esperanto el la provizora studio. Poste Esperanto silentis sur aŭstriaj radiondoj ĝis 1925.[3]

Literaturo redakti

  • Haimo Godler: Vom Dampfradio zur Klangtapete: Beiträge zu 80 Jahren Hörfunk in Österreich. Böhlau Verlag, Wien 2004.
  • Reinhard Schlögl: Oskar Czeija: Radio- und Fernsehpionier, Unternehmer, Abenteurer. Böhlau Verlag, Wien 2005.
  • Peter Knezu: Radio HEKAPHONE - The first pirate broadcast transmitter in Austria. In: Second IEEE Region 8 Conference on the History of Telecommunications (HISTELCON). ISBN 978-1-4244-7450-9

Piednotoj redakti

  1. Wabweb.net: April 1923 - Februar 1924: Es begann mit einem "Piratensender" (abgerufen am 25. April 2013)
  2. Oldradio.com: The Broadcast Archive - Austrian Broadcasting (angle)
  3. Pri tio aperas informoj ĉe Yahoo-dissendolisto.. Arkivita el la originalo je 2014-10-11. Alirita 2014-10-07.