Rafael Duyós Sedó

hispana esperantisto
(Alidirektita el Rafael Duyos Sedo)

Rafael DUYÓS SEDÓ [dujos] (naskita la 27-an de aprilo 1879; mortinta komence de 1930-aj jaroj) estis hispana pionira esperantisto. Profesie li estis infanteria kolonelo. Kiel malnova esperantisto li gvidis kursojn, verkis bonan gramatikon kaj kun Vicente Inglada Ors li kunaŭtoris Prozo kaj Verso. En 1903 li kunfondis en Valencio Esperanto-grupon kune kun Roman Ayza kaj Fernando Soler Valls.

Verkoj redakti

  • kun Vicente Inglada Ors. Curso práctico de Esperanto: Lecciones graduadas y ejercicios para aprender rapidamente la lengua internacional. Eld. Jose Espasa, Barcelona, 1906.
 
 Jen estas nova, plej plena, lernolibro por hispanoj. Uni el la aŭtoroj skribis al ni : « Mi sekvis en ĝi la faman metodon Oliendorff, la plej bonan, lau mia opinio, por ellernado de lingvoj, kiel la sperto pruvis. La verko estas tre plena kaj enhavas ĉion necesan por bona, en celo praktika, akiro de nia lingvo... Ĝi estas plena lernolibro kiu bezonas nek komentarion, nek ekzercojn de aplikado k.c... krom tio la verko enhavas ĉiujn radikojn de Universala vortaro. » Efektive, gramatiko, afiksoj, sintakso, vortaro, vortfarado, ĉio estas instruata en tiu libro, mikse, sed po malgrandaj, tre facile digesteblaj, eĉ « frandgustaj » dozoj. La verko enhavas 45 lecionojn. Ĉiu konsistas el klarigo de du aŭ tri elementoj lingvaj, ekz. : la artikolo, la finiĝoj o kaj a, la demandmaniero: ĉiu elemento estos kial igita kiel « regulo nº». Post ĉiu el tiuj tre mallongaj « reguloj », tiu ĉi estas aplikita en aro da vortoj aŭ frazetoj, hispane tradukitaj kaj kunigantaj parton de U. V. Ĉiu leciono finiĝas per unu aŭ du temoj, kies traduko estas publikigita en dua broŝuro. 
— La belga sonorilo - Numero 056, Februaro (1907)