Rafael SUVANTO (mortis en 1940 proksime de Summa) estis finna astronomo.

Li estis helpanto de Yrjö Väisälä. Rektoro en lernejo de Naantali, li partoprenis al kalkulo de orbitoj. Li estis mortigita dum la batalo ĉe Summa en la lastaj tagoj de la vintra milito.

La asteroido 1927 Suvanto, kiun li malkovris la 18-an de marto 1936,[1] estis nomata en lia memoro.[2]

Notoj kaj referencoj redakti