Rajtoj de sekslaboristoj

La termino rajtoj de sekslaboristoj ampleksas diversajn celojn, pri kiuj individuoj kaj organizoj klopodas kaj kiuj specife temas pri la homaj, sanaj, kaj laboristaj rajtoj de sekslaboristoj kaj iliaj klientoj. La celoj de tiuj movadoj estas diversaj sed ĝenerale celas nekrimigi kaj senstigmatigi sekslaboron kaj certigi justan traktadon antaŭ juraj kaj kulturaj fortoj je la loka kaj internacia niveloj por ĉiuj homoj, kiuj laboras en la seksindustrio.[1]

Oni ĝenerale uzas la terminon sekslaboro por paroli pri prostituado, sed ĝi ampleksas ankaŭ pornografiajn aktorojn, telefon-amoristojn, striptizistojn kaj aliajn, kiuj ofertas seksum-rilatajn servojn. Iuj etendas la uzon de la termino por inkludi la "subtenan personaron," ekzemple agentojn, videajn produktorojn, klub-gardistojn, kaj aliajn.

Sekslaboro estas ofte karakterizita kiel afero pri la rajtoj de virinoj, precipe de tiuj, kiuj argumentas, ke prostituado estas en si mem prema kaj klopodas krimigi ĝin aŭ daŭrigi ĝian krimecon, sed fakte estas multaj viroj kaj neduumaj individuoj, kiuj ofertas seksumajn servojn. La plimulto da sekslaboristoj kompreneble ne volas esti markitaj kiel krimuloj, kaj tendencas rigardi leĝojn kontraŭ prostituado, pornografio, kaj aliaj partoj de la seksa industrio kiel malobservoj de iliaj bazaj homaj rajtoj, kies nura efektiva rezulto estas la multobligo de problemoj pri ekspluatado kaj mistraktado. Ĉar ili ne havas jurajn rajtojn, ili sekve ne rajtas procesi tiujn, kiuj mistraktas ilin, kaj ili nur kaŝe povas organiziĝi, timante ne nur la policon sed ankaŭ Krimajn organizaĵojn kaj prostituistojn.

Ekde 2001, kiam sekslaboristoj uzis ruĝajn ombrelojn en Venecio, Italio—kiel parto de la 49-a Venecia Bienalo—ruĝa ombrelo iĝis la plej internacie konata simbolo de la rajtoj de sekslaboristoj.

Radikala kritiko redakti

Laŭ Laurie Penny, eseisto por New Statesman, la plimulta sinteno kontraŭ la laŭleĝigo de sekslaboro, kaj la motivoj por tiu sinteno, montras agnoskon de novliberalistoj, ke laboro ne estas per si mem bona kaj oni ne povas libere konsenti al ago, kiam la nura alternativo estas malsato. Ŝi do alvokas la abolon de ĉiuj devigaj formoj de laboro, inkluzive sed ne limigite al prostituado.[2]

Referencoj redakti

  1. Shah (2011). “Sex Work and Women's Movements”, CREA Publication. 
  2. Let’s not abolish sex work. Let’s abolish all work.. New Statesman. Alirita 22-a de aŭgusto.