Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri horloĝa marko. Por informoj pri la termino "raketo", vidu la artikolon Raketo.

Horloĝo Raketa estas sovetia kaj sekve rusia horloĝo fabrikita ekde 1962 de la Horloĝfabriko Petrodvorec en Sankt-Peterburgo — la plej malnova fabriko en Rusio. Ĝi estis fondita de Petro la Granda en 1721 kiel Fabriko Peterhof Lapidary por fari luksoŝtonojn. Ĉe sia komenco la fabriko produktis objektojn el valoraj kaj duonvaloraj ŝtonoj por la caro kaj lia familio. En la 1980-aj jaroj la produktado de Raketa estis 4,5 milionoj de horloĝoj en unu jaro. Horloĝo Raketa estis uzata de la Ruĝa Armeo, Sovetia Mararmeo, por nordpolusaj ekspedicioj kaj de civila sovetia loĝantaro.

Raketa
registrita marko vd
Dum 1961 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Sovetunio vd
Sidejo Peterhof
Lando Rusio
Agokampo horloĝo
Posedata de Horloĝfabriko Petrodvorec vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Horloĝo de marko Raketa el la 1985-aj jaroj

La 12-an de aprilo 1961 Jurij Gagarin faris la unuan flugon en la historio de la homaro en la kosmo per la raketo Vostok-1. Honore al Jurij Gagarin la Horloĝfabriko Petrodvorec nomis siajn brakhorloĝojn "Raketa" (raketo en rusa). Tamen, je la pinto de la malvarma milito, la nomo estis perceptata negative en la okcidentaj landoj, ekde kiam Raketa estis asociita kun la lanĉo de nova generacio de interkontinenta balistika misilo Raketa-16.

La deveno de la marko redakti

Antaŭ ekprodukti mekanikan horloĝon, ĝi produktis teknikajn ŝtonojn por militistaj fabrikistoj kaj "juvelojn" por la brakhorloĝa industrio. En 1949 la fabriko produktis sian unuan horloĝon sub la nomoj Zvezda (esperante Stelo) kaj Pobeda (esperante Venko). Ĝia propra originala modelo sub la marko Raketa aperis en 1961. La fabriko kreis sian propran mekanismon — «Raketa–2609N». Sur ĉi tiu bazo, la Horloĝfabriko Petrodvorec produktis pli ol dudek kvar versiojn de horloĝo Raketa: kun aŭtomata streĉiĝo, kun kalendaro, kun 24-hora skalo por polusaj esploristoj, kontraŭmagneta horloĝo por okazo de atoma atako, brakhorloĝo por la militistaro. La mekanika brakhorloĝo Raketa produktita en Petrodvorec estis eksportita al la tuta komunista mondo kaj estis konsiderata unu el la plej fortikaj kaj fidindaj horloĝoj en la mondo.

Eksteraj ligiloj redakti

Aktuala posedanto: Horloĝfabriko Petrodvorec
Patrujo: Sovetunio
Enkondukita: 1961

Premioj redakti

  • Ora medalo ĉe la Monda Lepsika Foiro por la Horloĝo «Raketa Rekordo» (1965);
  • Ora medalo ĉe la Monda Foiro ĉe Lepsiko (1966);
  • Granda Premio de Monda Ekspozicio 67 en Montrealo (1967);
  • Sovetia Ordeno de la Ruĝa Rubando de Laboro (1971).