Raliko
ŝnuro kudrita laŭ la rando de velo
En naŭtiko, la raliko[1][2]:57 (angle boltrope, france ralingue) estas ŝnuro, kiu estas kudrita laŭ la rando de velo, por plifortigi ĝin.

Priskribo Redakti
La raliko estas uzata por protekti la randojn de la velo. La raliko ankaŭ funkcias por fiksi la velon al la masto, bumo, ŝkoto, aŭ halso.
La raliko povas esti metala aŭ naturfibra.
Etimologio Redakti
La Esperanta vorto devenas de la latinidaj terminoj (france ralingue, hispane relinga), kiuj devenas de la norena rár-línk (“velranda ŝnuro”).
Referencoj Redakti
- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ralik/o
- ↑ Clissold, Peter. Marista Terminaro (esperante).