Ramiro (Valladolid)

Ramiro [raMIro] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco.

Ramiro
Iglesia de San Miguel Arcángel, Ramiro 03.jpg
Administrado
Poŝtkodo 47453 [+]
Demografio
Loĝantaro 49  (2021) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 4° 47′ U (mapo)41.228611111111-4.7861111111111Koordinatoj: 41° 14′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 761 m [+]
Areo 21,2 km² (2 120 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Ramiro
Situo de Ramiro

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ramiro [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ramiro en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 49 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 210 el la 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 57 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Olmedo, La Zarza, Ataquines, Cabaña de Silva, Gómeznarro kaj San Vicente del Palacio. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de pinaraj montetoj. Trafluas la lokon la rojo Arroyo del Vallejo.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti