La Paskinsula lingvorapanui (ankaŭ Reʻo Rapa NuiVānanga Rapa Nui), en la hispana pascuense, estas la lingvo parolata de la popolo rapanui en la Paskinsulo (Ĉilio), kaj ĝi formas parton de la grupo de la orienta polinezia lingvaro kun la havaja, la mangareva, la maoria, la markiza, la rarotonga, la tahitia kaj la tuamotua. Ĝia fonetika strukturo estas tipe polinezia, enhavante kvin vokalajn fonemojn kaj malaltan nombron de konsonantoj. Morfologie ĝi estas tre simila al la markiza, dum ĝia fonologio estas multe pli simila al tiu de la maoria.

Rapanuia lingvo
lingvo • moderna lingvo
Eastern Polynesian
Parolantoj 5 000
Skribo latina alfabeto, Rongorongo
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 rap
  Glottolog rapa1244
Angla nomo Rapa Nui
Franca nomo rapanui
vdr

Aktuale la hispana estas la oficiala lingvo de la insulo, kvankam la rapanuia estas protektita de la leĝaro, el la aprobo en Ĉilio en la 1990-aj jaroj de la 'Ley indígena' (indiĝena leĝo).

La lingvo nun estas parolata nur de 10 elcento.[1] Ĝi jam ne plu estas funkcipova en la sociekonomia evoluo komunuma, ĉefe ĉar junuloj uzas plej ofte la hispanan.[2]

Notoj redakti

  1. Rapanui, ankoraŭ unu lingvo, kiu povus estingiĝi, Intervjuo farita de Jasmina Šopova kaj Carolina Rollán Ortega, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 paĝoj 13-15. El la hispana lingvo tradukis Maritza Gutiérrez (Kubo).
  2. Rapanui, ankoraŭ unu lingvo, kiu povus estingiĝi

Bibliografio redakti

  • De Hevesy, Guillaume. 1934. Osterinselschrift und Indusschrift. Orientalische Literaturzeitung, 37. 665-73.
  • du Feu, Verónica (1996) Rapanui: Descriptive Grammar Series. London & New York: Routledge.
  • Englert, Padre Sebastián (1977) Idioma rapanui, gramática y diccionario del antiguo idioma de la Isla de Pascua
  • Fischer, S.R., 2008. Reversing Hispanisation on Rapa Nui (Easter Island). En T. Stolz, D. Bakker, R.S. Palomo (eld) Hispanisation: The Impact of Spanish on the Lexicon and Grammar of the Indigenous Languages of Austronesia and the Americas. Berlin: Mouton de Gruyter, pp. 149–165.
  • Fischer, S.R., 1997. Rongorongo: the Easter Island script'. Oxford: Oxford University Press
  • Fuentes, Jordi (1960), Diccionario y gramática de la lengua de la Isla de Pascua.