Rapida metalroko, en angla speed metal, estas ekstrema subĝenro de metalroka muziko kiu originiĝis fine de la 1970-aj jaroj el radikoj de nova ondo de brita metalroko ("new wave of British heavy metal", NWOBHM).[1] Ĝi estis priskribita de AllMusic kiel "ekstreme rapida, agresema, kaj teknike postulema" muziko.[2]

Motörhead ludante en 2005.

Ĝi estas kutime konsiderata malpli agresema kaj pli melodia ol draŝa metalroko, montrante malpli da influo el hardcore punko. Tamen, rapida metalroko estas kutime pli rapida kaj pli agresema ol la tradicia metalroko, montrante ankaŭ pli da emo al virtuozaj soloaĵoj kaj uzante mallongajn instrumentajn fragmentojn inter strofoj. La kantoj de rapida metalroko ofte faras uzadon de tre esprimivaj voĉoj, sed estas kutime malpli tendencaj uzi "akrajn" voĉojn ol draŝmetalaj kantoj.[3]

Historio redakti

La origino de la ĝenra nomo estas la ĝuste nomita "Speed King" (rapida reĝo) de Deep Purple (1969). Tiu estis la nura kanto de Deep Purple kiu uzas la duoblan basdrumon, kaj la video el la bando montras ilin fakte uzante la duan bason necese por ludi la kanton.

Black Sabbath el Birmingham, Anglio, estas ofte citita kiel unu el la avoj de la ĝenro. Kvankam kutime konata pro la pli malrapida ludado, ilia "After Forever" estas multe pli rapida kanto ol aliaj kantoj de ilia katalogo. Judas Priest, ankaŭ el Birmingham, ofte ludis pli rapide ol plej granda parto de tiamaj rok-grupoj kaj faris pli "metalrokan" sonon ĉe gitaroj. Kelkaj iliaj kantoj, kiel "Exciter" de 1978, estis elrompaj pro akreco kaj rapido; malmultaj bandoj eble escepte Motörhead ludis samtempoe.

Referencoj redakti

  1. K. Kahn-Harris, Extreme Metal: Music and Culture on the Edge (Berg Publishers, 2007), ISBN 1-84520-399-2, p. 31.
  2. "Speed/Thrash Metal". AllMusic. All Media Network. Alirita la 2an de Januaro 2017.
  3. "The Best Speed Metal Albums". Heavy Metal Encyclopedia. Arkivita el la oriinalo la 13an de Aprilo 2011. Alirita la 5an de Februaro 2014.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Speed metal en la angla Vikipedio.