Rasmus Klump (dane), en pluraj aliaj lingvoj Petzi, estas fikcia urso kaj la heroo de samnoma bildstria serio, kiun kreis danaj bildliteraturo-verkistoj Carla kaj Vilhelm Hansen en 1951. La serio komence aperis en pluraj taggazetoj, poste en koloraj bildlibroj.

Rasmus Klump

emblemo

bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Aŭtoro C. & V. Hansen
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Ĝenro anthropomorphic comic
vdr
Rasmus Klump en kostumrolado, en amuzejo Tivoli en Kopenhago

La rakontoj temas pri la urso Rasmus Klump kaj liaj amikoj, la pingveno Pingo, la pelikano Pelle kaj la foko Skæg, kiuj per la ŝipo „Mary“, kiun ili mem konstruis, veturas tra la mondo, travivas aventurojn kaj renkontas aliajn bestojn. Akompanas ilin la "etuloj" testudo, rano, papago kaj muso.

Pelle-Statuo en Tivoli, Kopenhago