Ratio studiorum

(Alidirektita el Ratio Studiorum)

La Ratio Studiorum (el la latina "studplano") estas la dokumento kiu formale establis la novajn regulojn rilate la kulturan kaj spiritan formadon de Jezuitoj. Ĝia kompleta titolo estas: Ratio atque Institutio Studiorum Societatis Iesu ("Oficiala kurso por la formado de Jezuitoj").

Ratio studiorum
helpilo por uzantoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
La Ratio Studiorum, datita 1598 sed fakte eldonita en 1599.

La laboro estas frukto de multaj aŭtoraj, sed precipe la streĉo de internacia akademia grupo de la jezuitaj skoloj de Romo, precipe de la Roma Kolegio. La Kongregacio de Jezuitoj, kiam fondiĝis, dekomence ne antaŭplanis reton de vizitendaj skoloj, sed preskaŭ tuj ĝi estis kuntrenita de la edukaj bezonoj de la Eklezio kaj de la socio. Krome, pliiĝanta nombro de junuloj eniradis la ordenon kiuj bezonis formadon al la sacerdota servo dum ankaŭ, kaj precipe, la nova fizionomio de jezuita ordeno ĉiam pli altiris al sia modelo la tradiciajn kulturajn kaj edukajn centrojn.

En 1581, sub la generalado de Claudio Acquaviva, tiucele estis ŝarĝitaj dek du jezuitaj docentoj-pastroj, sed la celo atinginta ne kontentigis. En 1584 estis kreita nova komisiono per la personoj: Juan Azor (Hispanio), Gaspar González (Portugalio), James Tyrie (Svedio), Pierre Busée (Nederlando), Anthony Ghuse (Flandrio) kaj Stefano Tuccio (Sicilio). Tiu komitato redaktis la “ratio” de 1586, kiu estis sendita al diversaj jezuitaj provincoj por akiri komentojn flanke de docentoj. Rezonadoj kaj diskutoj produktis la “racian redaktaĵon”, ĝuste la formon “1591”, kiu puŝis en la sama jaro al definitiva redakto deviganta laŭ tri jaroj. Kiu estis definitive aprobita en 1599.

Cent jaroj post ilia kongregaciiĝo, Jezuitoj gvidis 444 skolojn kaj en 1739 (Jaro de la malaperigo) ili estis 669.[1]

Referencoj redakti

  1. Moss, Jean Dietz and William A. Wallace. Rhetoric & Dialectic in the Time of Galileo. Washington, D.C.: Catholic UP, 2003. Print. p. 118

Literaturo redakti

  • Ratio atque Institutio Studiorum Societatis Iesu, Volume 5 del Monumenta Paedagogica Societatis Iesu, ed. Ladislaus Lukàcs. Volume 129 della serie Monumenta Historica Societatis Iesu, 357-454. Roma: Institutum Historicum Societatis Iesu, 1986.
  • Ratio atque institutio studiorum Societatis Iesu, Testo latino, introduzione e traduzione a cura di A. Bianchi, Milano: BUR (Rizzoli) 2002.
  • John W. Donohue, S.J. Jesuit Education: An Essay on the Foundation of Its Idea. New York: Fordham University Press, 1963.
  • Allan Peter Farrell, S.J. The Jesuit Code of Liberal Education; Development and Scope of the Ratio Studiorum. Milwaukee: Bruce Publishing Company, 1938.
  • George Ganss, S.J. Saint Ignatius' Idea of a Jesuit University. Second Edition. Milwaukee: Marquette University Press, 1956.
  • Claude Pavur, S.J. The Ratio Studiorum: The Official Plan for Jesuit Education. Saint Louis: The Institute of Jesuit Sources, 2005.
  • Aldo Scaglione, The Liberal Arts and the Jesuit College System. Philadelphia: John Benjamins Publishing Company, 1986.
  • Robert Schwickerath, S.J. Jesuit Education: Its History and Principles Viewed in the Light of Modern Educational Problems. Saint Louis, Missouri: B. Herder, 1903.

Eksteraj ligiloj redakti