Rayón estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Rayón. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26050. Rayón signifas en la hispana "Strekaĉo".

Rayón
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 84980–84990
Kodo laŭ INEGI 26 050
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Alejandro Luis Grijalva (2010-14)
Demografio
Loĝantaro 1 543
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 29°43′N 110°34′U  /  29.717°N, 110.567°U / 29.717; -110.567 (Rayón (Sonora)) (mapo)
Alto 540 m
Areo 1 106,5 km²
Horzono UTC -7
Situo de Rayón (Sonora) en (Meksiko)
Situo de Rayón (Sonora) en (Meksiko)
DMS
Situo de Rayón (Sonora) en
Situo de Rayón (Sonora) en
Situo de Rayón (Sonora) en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rayón Municipality, Sonora [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 1599 loĝantojn. El tiuj estis 852 viroj kaj 747 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1106,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 540 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 424 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1140 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1069 scipovis legi kaj skribi kaj 67 personoj estis analfabetoj. Do 5,88 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 1438 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 22 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 1,53 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio redakti

En la regiono kie estas Rayón vivis indiĝenoj de la tribo pimoj. Rayón fondiĝis en la jaro 1638, laŭdire de la jezuita misiisto Pedro Pantoja kaj li donis al la loko la nomon "Nuestra Señora del Rosario de Nacameri". Aliaj opinias ke la misiistoj Bartolomé Castaños aŭ Lorenzo Cárdenas fondis ĝin. En la jaro 1825 oni ŝanĝis la nomon al Rayón, honore al la generalo Ignacio López Rayón. En 1850 ĝi fariĝis "villa" kaj ĝi fariĝis komunumo.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Rayón[rompita ligilo] en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)