Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo

La Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo (france Académie royale des beaux-arts de Liège) estas akademio pri belartoj en la belga urbo Lieĝo. Ĝi estis unuafoje fondita en 1775 fare de François-Charles de Velbrück, princepiskopo de Lieĝo, kaj estis komence gvidata de Guillaume Évrard kaj poste de Léonard Defrance.[1] La akademio de la princo-episkopo estis fermita dum la napoleona periodo.

Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo
emblemo
arta lernejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1836 vd
Geografia situo 50° 38′ 50″ N, 5° 34′ 5″ O (mapo)50.64718155.5681264Koordinatoj: 50° 38′ 50″ N, 5° 34′ 5″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Situo Lieĝo
Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo (Belgio)
Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo (Belgio)
DEC
Map
Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Dum la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj la Reĝa Akademio de Belartoj en Antverpeno ricevis monopolon pri la certigado de artinstruistoj.[2] Post la Belga Revolucio, la urbo Lieĝo refondis akademion de belartoj en 1837, pro instigo de la belga monarkio. En 1890 estis entute 650 studentoj registritaj. En 1898, asocio de eksaj studentoj komencis publikigi la artan revuon L'Effort.

En 1976, kurso pri bildstria desegnado estis enkondukita vespere. La akademio estis originale fondita en iama maljunulejo, la Hospico Sankta Abrahamo, sed en 1895 ĝi translokiĝis al nova konstruaĵo de novrenesanca stilo ĉe la strato Rue des Anglais, desegnita de Joseph Lousberg.[3]

Referencoj

redakti
  1. Bruno Demoulin, "1505–1795: From the Renaissance to the Revolution", en History of Liège, redaktita de Bruno Demoulin (Bruselo, 2017), p. 146.
  2. Jean-Patrick Duchesne, "Modern Times: Visual Arts and Music", en History of Liège, redaktita de Bruno Demoulin (Bruselo, 2017).
  3. Historique. Académie Royale des Beaux-Arts de la Ville de Liège.