Princepiskopujo Lieĝo

Princepiskopujo Lieĝo (nederlande Prinsbisdom Luik, germane Fürstbistum Lüttich, valone Principåté d' Lidje) estis la profana reglando de la episkopoj de Lieĝo kaj teritorio en la Sankta Romia Imperio, situanta plejparte en hodiaŭa Belgio.

Princepiskopujo Lieĝo
Origina nomo:
nederlande Prinsbisdom Luik
germane Fürstbistum Lüttich
france Principauté de Liège
valone Principåté d' Lidje
14-a jarcento1789

historia lando • Princepiskoplando
Geografio
La Princepiskopujo Lieĝo ĉ. 1350 (ruĝe)
La Princepiskopujo Lieĝo ĉ. 1350 (ruĝe)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
Mallonge (1789–1791) memstara "Lieĝa Respubliko". En 1794 konkerita de la Unua Respubliko de Francio. Post la Viena Kongreso aligita Nederlando
Antaŭaj ŝtatoj:
Lieĝa Respubliko Lieĝa Respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Lieĝa Respubliko Lieĝa Respubliko
Unua Respubliko de Francio Unua Respubliko de Francio
Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj (1815) Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj (1815)
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj

Sankta Romia Imperio

vdr

Historio

redakti

Jam ĉirkaŭ la jaro 980 la lieĝa episkopo Notker (aŭ Notger) fariĝis reganto de la graflando de Huy. En la 14-a jarcento la lieĝa episkopo ricevis rangon de imperia princo kun voĉdonrajto en la imperia dieto. La princepiskopujo ekzistis kiel memstara potenco ĝis la fino de la Imperio. Dum kelka tempo la princepiskopujo Lieĝo estis la plej potenca eklezia princlando en la okcidento de la Sankta Romia Imperio.

 
La princepiskopujo Lieĝo (rozkolore) inter la Hispana Nederlando (grize) kaj la Nederlanda Respubliko (flave), ĉirkaŭ 1700

La princepiskopujo Lieĝo estis ĉe preskaŭ ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de la Habsburga Nederlando, pli poste de la Hispana Nederlando, kaj per sia centra situo dividis la Hispanan Nederlandon en okcidentan kaj orientan partojn. La Hispana Nederlando, kune kun la princepiskopujo Lieĝo kiu mem ne apartenis al ĝi, estis ankaŭ foje nomata "Suda Nederlando" (proksimume la hodiaŭaj Belgio kaj Luksemburgo).

Oni ne konfuzu la princepiskopujon (kie la episkopo estis la civila reganto) kun la pli granda episkopujo de Lieĝo (kie li estis eklezia gvidanto).

La disputo

redakti

Dum sia regado Henriko la 1-a de Brabanto vidiĝis enkaĉigita en la lukto por la sukcedo en la episkopejo de Lieĝo, disputata inter lia frato, Alberto de Loveno, elektita urbo, kaj Alberto de Rethel, ekleziulo de Lieĝo. La imperiestro Henriko la 6-a nomumis trian disputanton, nome Lotario de Bonno, post ricevi grandan monkvanton el lia frato, la grafo de Hostada. Alberto de Loveno veturis sekrete al Romo kie li atingis papan konfirmon de lia nomumo, sed reveninte al Brabanto li trafis sin nehelpata de sia propra frato antaŭ minaco de la imperiestro, kiu venis en Lieĝon kaj punis liajn partianojn. Finfine Alberto estis murdita en 1192 laŭ ordono de la imperiestro proksime al Reims, kie li estis ĵus konfirmita de la tiea arkiepiskopo je la nomo de la papo.

La novaĵo de lia murdo okazigis ribelon en Lieĝo, el kiu devis fuĝi Lotario, kaj la kreadon de ligo kontraŭimperia formita de Henriko de Brabanto, la episkopo de Kolonjo kaj aliaj germanaj princoj. La imperiestro rezignis, kaj abandonis Lotarion, kiu same rezignis al la episkopeco, sed la ekleziuloj dividiĝis denove por la elekto de la sukcedonto. La rivaleco tiam establiĝis inter Simono, filo de la duko de Limburgo, nur deksesjaraĝa, apogita de Henriko de Brabanto, kaj Alberto de Cuyck, preferita de la pastraro kaj helpata de la grafo de Henao, kiu finfine akiros la episkopecon.[1]

Princepiskopoj de Lieĝo

redakti

Jen kelkaj el la episkopoj kaj princepiskopoj de Lieĝo:

  • Sankta Servatius, mortis ĉ. 384
  • Sankta Lamberto de Mastriĥto, mortis ĉ. 700
  • Notker de Lieĝo, mortis 1008
  • Johann von Wallenrode, regis 1418-1419, nevo de alta majstro Konrad von Wallenrode de la Ordeno de germanaj kavaliroj
  • François-Antoine-Marie de Méan, lasta princepiskopo, mortis 1831

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Van Hasselt, André kaj Van Hasselt, M., Historia de Béljica y Holanda, Barcelona, Imprenta del Imparcial, 1884, pp. 135-137. Tiu epizodo en pp. 93-95.