Redecilla del Camino

Redecilla del Camino [redeZIlja delkaMIno] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca lime kun Rioĥo. La loknomo Redecilla del Camino estas etimologie komprenebla kiel Reteto de la Vojo. En 2015 oni aprobis ampleksigon de la Jakoba Vojo kaj tio inkludis tiun loĝlokon en ties norda sektoro.

Redecilla del Camino
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09259
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 104  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 3° 4′ U (mapo)42.438055555556-3.065Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 741 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Redecilla del Camino (Provinco Burgoso)
Redecilla del Camino (Provinco Burgoso)
DEC
Redecilla del Camino
Redecilla del Camino
Situo de Redecilla del Camino
Redecilla del Camino (Hispanio)
Redecilla del Camino (Hispanio)
DEC
Redecilla del Camino
Redecilla del Camino
Situo de Redecilla del Camino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Redecilla del Camino [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.
 
La prilaborita romanika baptujo, kun bildaro kvazaŭ de urbo, ĉu Jerusalemo aŭ Santiago.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 104 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 56 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Rioĥo kaj estas en la norda deklivaro de la Sierra de la Demanda.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento, ligita al la Jakoba Vojo.

Frua mencio de Radicella estas de 977. Alia mencio estis de 1025.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la romanika baptujo de la preĝejo, kiu eĉ aperas en la municipa blazono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti